Nigrablanka arto estas termino uzata ĉefe en la kampo de kino kaj fotarto por priskribi diversajn formojn de vida teknologio. En nigrablanka fotado, la bildo konsistas el malsamaj varioj de brilo kaj ne varioj en koloroj. Tipaj nigrablankaj bildoj konsistas ne nur el nigrablankaj tonoj sed plejparte grizaj tonoj, kaj foje aliaj koloroj, kiel ekzemple sepiobildoj (sepia; malhelbruna fotado).

Bildo de la nigrablanka filmo The Kid (La knabo), 1921.
Nigrablanka foto de panarbo, ĉirkaŭ 1870.

La plej multaj vidaj teknologioj estis komence kreitaj en nigrablankaĵo kaj nur poste evoluigitaj en koloro:

  • Fotado estis komence nigrablanka, de la mezo de la dudeka jarcento plurkolora fotarto fariĝis la normo en komerca kaj amatora fotarto tamen la uzo de nigrablanka fotado daŭras pro artaj kialoj aŭ por atingi efikojn kiujn ne povas esti atingitaj en kolora fotado.
  • Multaj gazetoj kaj aliaj presitaj materialoj estas presitaj en nigrablankaĵo ĝis hodiaŭ. Kutime, la koloraj paĝoj estas limigitaj al la kovropaĝo kaj elstaraj (bildaj) paĝoj en la gazeto, kaj la ceteraj paĝoj en la gazeto estas presitaj en nigrablankaĵo por ŝpari kostojn.
  • Filmoj kaj bildostrioj estis de komence kreitaj en nigrablankaĵo. Nur ekde la mezo de la dudeka jarcento kolorfotarto fariĝis la normo. Tamen, eĉ hodiaŭ, nigrablankaj filmoj estas foje uzataj en kinejo pro artaj kialoj (ekzemple, en la filmoj "La listo de Schindler" (1993) kaj "Pekurbo" (2005)). Tio ebligas kroman rimedon por elstarigi detalojn per subita elrompa apero kolora, ekzemple en "La listo de Schindler" iam aperas kompatinda knabino markita kolore inter la blankanigra holokaŭsta homamaso.
  • Komence, televidaj elsendoj estis en nigrablanka. Koloraj televidelsendoj iĝis la norma dum la 1970-aj jaroj.
  • En komputiko, blankanigra montro rilatas al bitbildo.
  • En plej frua praarto rokpentraĵoj estis dekomence unukoloraj, sed ne nepre nigrablankaj, sed uzanta nur ruĝecajn kolorojn (sango, graso kaj argilo kiel bazaj materialoj), poste nigran (kun karbo).
  • En presarto ilustraĵoj estas dekomence nigrablankaj, tio estas nigraj sur la blanka koloro de la papero. La plurkoloraj ilustraĵoj multekostigas la eldonadon.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti