La Nigrakapa kanario (Serinus nigriceps) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa kanario
Nigrakapa kanario, masklo ĉe Debre Berhan, Etiopio
Nigrakapa kanario, masklo ĉe Debre Berhan, Etiopio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. nigriceps'
Serinus nigriceps
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ankaŭ la Alaria kanario, Serinus alario, estas foje same nomata, ĉar ambaŭ specioj havas nigran kapon, sed tiu ĉi specio havas saman nomon en la latina nomigo kaj pro tio plie meritas ĝin.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas nur en Etiopio kiel endemio kutime je altitudoj super 2000 m. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj herbejoj.

Aspekto redakti

Tiu kanario estas ĝenerale flava kun tre rimarkinda kaj kontrasta nigra kapo, kiu nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj la latina scienca nomo kie nigriceps estas kunmetaĵo kiu signifas precize “de nigra kapo”. Ankaŭ la flugiloj (kun flavaj ŝultroj kaj flugilstrio) kaj vosto estas nigrecaj.

Referencoj redakti