Nigrakapa tajlorbirdo
La Nigrakapa tajlorbirdo (Orthotomus nigriceps) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.
Nigrakapa tajlorbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigrakapa tajlorbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Orthotomus nigriceps (Tweeddale, 1878, Butuan, Filipinoj) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas nur kiel endemio en sudorientaj Filipinoj (Dinagat, Siargao kaj orienta Mindanao) kaj formas superspecion kun O. cinereiceps kaj O. samarensis, kaj ĉiuj estis iam konsiderataj samspecifaj surbaze ĉefe de voĉa simileco. Tiu specio estas monotipa.
Estas tri specioj de ortotomoj kun la nigra kapo kaj ĉiuj klare diferenciĝas pro blanka makulo kaj la koloroj de gorĝo kaj brusto. La Flavbrusta tajlorbirdo havas tutnigran kapon kie ege kontrastas blanka mentonareo super nigra gorĝo, krom flava mallarĝa nukostrio kaj malhelbrunaj irisoj, dum la Nigrakapa tajlorbirdo havas nigrajn kapon kaj bruston kun kontrastaj okul- kaj orelareoj kaj ankaŭ la Blankorela tajlorbirdo havas nigran kapon kie kontrastas, spite la nomon, nur blanka makulo en subvangoj.
Kiel dirite, ĉe tiu specio la plej klara distingilo de la specio estas nigraj kapo kaj brusto; en la kapo ege elstaras kontraste blanka areo konsista el rondoforma okulareo el la bekobazo kiu sekvas malantaŭen al la supra orelareo. La nigra kapo nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie nigriceps signifas precize “nigra kapo”, dum la nomo de la genro Orthotomus aludas al la kutimo kudri folion por konstrui neston ene per la du radikoj el la antikva greka, kiuj signifas “rekte tranĉi”. La dorso estas olivverdeca kun flavecaj nuancoj kaj malhelaj punktoj. La vosto estas longa, bruneca kaj ofte levata rekte. La ventro estas grizeca kaj la kruroj ruĝecaj.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Orthotomus nigriceps. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.