Flavbrusta tajlorbirdo

La Flavbrusta tajlorbirdo (Orthotomus samarensis) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrusta tajlorbirdo
Flavbrusta tajlorbirdo
Flavbrusta tajlorbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Orthotomus
Specio: O. samarensis'
Orthotomus samarensis
(Steere, 1890)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas nur kiel endemio en Filipinoj. Historie tiu specio estis konsiderata la plej rara membro de sia genro en Filipinoj, kaj oni sciis, ke estas tre rara en Bohol kaj Samar, kies loko nomigas la specion en la latina scienca nomo. Tamen nun oni scias, ke ĝi estas tre timida kaj ĵusaj studoj trovis, ke ĝi estas iome komuna en Bohol, almenaŭ ĉe Nacia Parko Rajah Sikatuna. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbarbordoj, foje ĉe rojoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Estas tri specioj de ortotomoj kun la nigra kapo kaj ĉiuj klare diferenciĝas pro blanka makulo kaj la koloroj de gorĝo kaj brusto. La Flavbrusta tajlorbirdo havas tutnigran kapon kie ege kontrastas blanka mentonareo super nigra gorĝo, krom flava mallarĝa nukostrio kaj malhelbrunaj irisoj, dum la Nigrakapa tajlorbirdo havas nigrajn kapon kaj bruston kun kontrastaj okul- kaj orelareoj kaj ankaŭ la Blankorela tajlorbirdo havas nigran kapon kie kontrastas, spite la nomon, nur blanka makulo en subvangoj.

Tiele tiu specio karakteras ĉefe pro la tre flavaj brusto (kie venas la nigra gorĝo kiel vertikala subena angulo) kaj ventro. La blanka mentono vere elstaras el la nigra kapo. La dorso estas olivbrungriza, la vosto malhelbruna kaj la kruroj ruĝecaj.

Fonto redakti