Nikelo Naŭzo (originale portugale Níquel Náusea) estas bildstria persono kreita de la brazilano Fernando Gonsales. Ĝi estas rato, kiu loĝas en kloako, elpensas frenezajn planojn por akiri manĝaĵojn kaj esprimas ironian vidon pri la homaro. Nikelo Naŭzo ankaŭ nomas la kartunon, en kiu ĝi kaj ĝiaj amikoj aperas.

Nikelo Naŭzo
bildostrio
Kreita de Fernando Gonsales
Informoj
Specio antropomorfa rato
vdr

La kartuna humoro sarkasmas kaj plurfoje sensencas. Ĝi unue aperis je la jaro 1985 sur la ĵurnalo Folio de San-Paŭlo, kiam ĝia kreinto gajnis konkurson por novaj bildstriistoj. Temante ĉefe pri bestoj, la bildrakontetoj prezentas plurspecajn eventualajn personojn - de protozooj ĝis dinosaŭroj – kaj fiksan personaron, kiun ĉefas Nikelo Naŭzo. Fojfoje, homoj ankaŭ aperas – eĉ pro tio, ke homoj ankaŭ estas bestoj.

La nomo de kelkaj personoj originiĝis per speciala inspiro: el pumpo flit (ŝprucilo por ĥemia fluaĵo por mortigi insektojn) venas la nomo Flito - narkotaĵema blato, kiu ĝuas ĥemiajn insektmortigantojn, kaj estas la plejkara amiko de Nikelo. La nomo de la rato Rutero - kiu pliŝajnas dika kato pro ĝia grandeco kaj obcede persekutas Nikelon - venas el entrepreno Roto-Rooter, kiu fakas pri malŝtopo de hidraŭlikaj tuboj.

Aliaj personoj estas ekzemple la ratino Katinjo – al kiu Nikelo enamiĝas kaj kiu mirinde kapablas naski multajn idojn - kaj Saĝo de la truo - la plej maljuna el la ratoj, kiu alternigas saĝajn diraĵojn kaj sklerozajn.

Post pli ol 5000 bildstrioj kaj 20 jaroj de daŭriga kreado, Nikelo Naŭzo estas unu el la plej konataj brazilaj kartunoj. Publikigata, meze, sur 12 brazilaj ĵurnaloj - krom portugala ĵurnalo Diário de Notícias kaj la monatperioda britia revuo Jungle Drums, ĝi konkeris al lia kreinto plurajn premiojn.

Inter neregulaj periodoj, 29 eldonaĵoj de la revuo Níquel Náusea estis publikigitaj de 1986 ĝis 1996. De 1999 ĝis 2005, 5 libroj kompilis parton de la kreado de Fernando Gonsales.

Eksteraj ligiloj redakti