Fernando GONSALES estas brazila kartunisto, kies ĉefa kreaĵo estas la rato Nikelo Naŭzo – nomo tiu, kiu ankaŭ titolas la komikson, en kiu ĝi aperas.

Fernando Gonsales
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1961 (1961-02-03) (63-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Institute of Biosciences, University of São Paulo
Okupo
Okupo kartunisto
TTT
Retejo http://www.niquel.com.br
vdr

Li naskiĝis la 3-an de februaro de 1961, en la urbo San-Paŭlo, fariĝis bestkuracisto en 1983 kaj biologo en 1999 per la Universitato de San-Paŭlo. Pro tia instruado, plurfoje metas sciencajn informojn en bildstrioj, kiuj temas amuze pri karakteroj bestaj – kies personoj estas de protozooj ĝis dinosaŭroj. Tiaj bildstrioj, kiuj prezentas eventualajn personojn, alterniĝas kun tiaj, kiuj prezentas fiksan personaron. Apartenas al tiu lasta grupo ekzemple la blato Flito, la ratino Katineto kaj la rato Rutero – krom Nikelo Naŭzo mem.

Liaj bildstrioj unue estis publikigitaj je la jaro 1985, kiam li venkis konkurson de la ĵurnalo Folio de San-Paŭlo por novaj talentuloj. De tiam (pli antaŭ ol 20 jaroj) la komikso aperas senhalte sur tiu periodaĵo. Sur pluraj aliaj amaskomunikiloj ankaŭ pasis aŭ pasas liaj kreaĵoj. Meze, 12 brazilaj ĵurnaloj regulare aperigas ilin. Alilande, faras tion la portugala ĵurnalo Taglibro de Novaĵoj (Diário de Notícias) kaj la monatperioda britia revuo Jungle Drums.

Antaŭ profesiiĝi kiel kartunisto, li efikis lian solan taskon kiel bestokuracisto: la zorgo pri bestoj kaptitaj el regiono de Amazona arbaro, kiu estis inundigita por starigo de Hidroelektra Uzino de Tukuruio (Tucuruí) – ŝtato Parao. Tamen li riproĉas la rezulton de tiu agado, kiu ne vere favoris al la bestoj, laŭ lia opinio.

Dum la universitataj tempoj, li kreis afiŝojn por la studenta organizaĵo kaj respondis teston pri parazitologio bildstrie – tia ellaboraĵo ne plaĉis al la profesoro, kiu tamen devigiĝis ĝin akcepti, ĉar la respondoj estis korektaj.

Krom la kreado de la komikso, Fernando Gonsales ankaŭ bildigas librojn, revuajn raportojn kaj publicaĵojn. Ekster la desegna sfero, skribis la parolojn por la (jam estinte) infana televidprogramo TV-Koloso, kiun eligitis la televidkanalo Reto Globo.

Lia kreadprocedo konsistas elpensi la kuntekston, skizi krajone kaj post restreki la desegnon uzante ĉinan inkon. Do li ĝin skanas kaj sekvas la kolorigado de la bildo. Tiu lasta tasko ordinare estas farita de lia edzino, Marília Di Láscio - ekskolegino de universitato. Li havas nek filojn nek domajn bestojn, tamen rakontas ke dum lia infaneco, krom bestetoj kiel akrido, araneo, rano kaj hamstro, li zorgis pri pulo, kiun nutradis per lia propra sango, apogante la flakonon kie ĝi vivis kontraŭ lia ventro.

Je la fino de la jaro 2005, lia verkaro enhavis pli ol 5000 bildstriojn. Novajn bildstriojn vidigas ĉiutage lia retpaĝaro.

Publikigaĵoj redakti

La bildstrioj estis kompilitaj unuafoje en la libro Os Ratos Também Choram de la elsendejo Bookmarkers kune al CyberComix, en 1999. Poste, la elsendejo Devir publikigis la sekvaj libroj:

De 1986 ĝis 1996, li aperigis 29 eldonaĵojn de la revuo Nikelo Naŭzo.

Premioj redakti

Fernando Gonsales gajnis dufoje la premio Angelo Agostini, donita de AQC-ESP (Asocio de la Karikaturaj kaj Bildstriaj Istoj de la Ŝtato San-Paŭlo), pro plejbona teksto kaj kiel plejbona desegnisto. Kaj gajnis dekkvarfoje la trofeon HQMIX, en la sekvaj kategorioj:

  • Plejbona nacia bildstria kartuno en 1989, 1990, 1991, 1993, 1994, 1996, 2001 kaj 2003;
  • Reliefinda persono de la jaro (Nikelo Naŭzo) en 1998;
  • Plejbona humora revuo (Nikelo Naŭzo) en 1992;
  • Plejbona humora libro (Os ratos também choram) en 1999 kaj (Com mil demônios) en 2002;
  • Plejbona bildstria libro (Nem tudo que balança cai) en 2003 kaj (Vá pentear macacos) en 2004.

Eksteraj ligiloj redakti