Nikola Enĉev Velikov, pseŭdonomo Kerenski (naskiĝis la 13-an de januaro 1900 en vilaĝo Popina, mortis en 1937) estis grava Bulgaria anarkiisto, kiu ankaŭ luktis en kolumno de Durruti.

Nikola Velikov
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1900 (1900-01-13)
en Popina
Morto 30-an de novembro 1936 (1936-11-30) (36-jaraĝa)
en Ilerdo
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo revoluciulo
vdr

Lia patro estas instruisto. En Popino li finis bazlernejan edukadon kaj komencis la mezlernejan. En 1916 lia familio transloĝiĝis en Varna, kie li studis en loka gimnazio sed eventuale oni elpelis lin pro partopreno ne marksista rondeto. Do, li devis daŭrigi lernadon en gimnazio de Kjustendil, kie li konatiĝis kun anarkiema instruisto Radivoj Karanov kaj pro lia influo iĝis anarkiisto. Li estis en kontakto kun multaj gravaj bulgaraj anarkiistoj kiel Petr Maznev-Daskala, Manol Vasev, Georgi Ŝejtanov, Vasil Ikonomov, Vasil Popov-Geroja, Tinko Simov k. aliaj.

En majo de 1922 pro organizo de protestoj Nikola Velikov devis iĝi kontraŭleĝa. En decembro de 1922 li partoprenis en anarkiista grupo en Dolna Orjaĥovica, poste loĝis en Gabrovo, Ruse, Jambol ktp. Post revolucio de 9-a de junio en 1923 li aliĝis al anarkiista ĉelo de Kilifarevo, kun kiu li aktivis ĝis septembro, kiam li venis al Pleven. Laŭ kelkaj informoj li partoprenis en Septembra ribelo.

Pos malvenko de la ribelo li elmigris unue an Jugoslavion, kaj en 1926 en Francion. Dum la Hispana revolucio aliĝis al kolumno de Durruti, kaj luktis en ĝi ĝis jaro 1937, kiam li estis mortita dum batalo ĉe Ilerdo.