Nippona Artista Proleta Federacio

Disambig-dark.svg"NAPF" alidirektas ĉi tien. Por montmasivo, vidu la paĝon Napf.

La Nippona Artista Proleta Federacio (NAPF) estis grupo da maldekstraj Japanaj artistoj, kiu fondiĝis en 1928.

Aliaj nomoj:

  • Zen Nihon musansha geijutsu renmei

NAPF estis enhavis kvar subgrupoj:

  • Nihon Puroretaria Sakka Dōmei (NARP) zorgis pri literaturo (10/02/1929)
  • Nihon Puroretaria bijutsuka dômei (AR) pri plastiko (22/01/1929)
  • Nihon Puroretaria ongakka dômei (PM) pri muziko (4/4/1929)
  • Nihon Puroretaria gekijō dômei, Purotto (aŭ PROT) pri teatro (4/2/1929)

HistorioRedakti

Verkistoj, artistoj kaj intelektuloj partoprenis en sociaj movadoj post la Unua Mondmilito. La proleta kultur-movado komencis kun la fondo de la revuo Tane Maku Hito (La semisto)[1] en 1921. Ĝi estis lanĉita de KOMAKI Omi kaj liaj amikoj post Komaki revenis el Francujo, kie li estis partopreninta en la pacisma movado gvidata de franca verkisto Henri Barbusse. Ili poste translokiĝis al Tokio kaj rekomencis publikigadon tie. AKITA Ujaku (kiu pli poste fariĝis prezidanto de JPEU), ARISHIMA Takeo, kaj aliaj progresemaj verkistoj kaj pensuloj kunlaboris kun la revuo kaj la movado. En 1924, La grupo eldonis alian revuon, Bungei Sensen (Literatura batalo, kelkaj numeroj havis Esperantan nomon : La Fronto).

La movado, tiam pligrandiĝis, kaj formis en 1925 la Japanan Proletan Literaturan Artan Ligon (Nihon Puroretaria Bungei Renmei). Sub kreskanta marksisma influo, la ligo reorganizis kiel la Japana Proleta Artoj Ligo (Nihon Puroretaria Geijutsu Renmei) en 1926. En 1928, ĝi kunfandis kun la Avangarda Artista Ligo (Zen'ei Geijutsuka Domei) por formi la Nippona Artista Proleta Federacio (Zen Nihon Musansha Geijutsu Renmei). Tiu grupo estas komune konita kiel NAPF post lia nomo en esperanto. NAPF komencis kun ses sekciojn, literaturo, teatro, vidaj artoj, muziko, kino, kaj eldonado, sed en 1929 ĉiu sendependiĝis, kaj poste kvin apartaj federacioj estis organizitaj, kovrante ĉiujn sekciojn krom eldonado. La eldona sekcio iĝis Senkisha, kiu eldonis la proletan literatur-revuon Senki (Batal- flago, kiu verŝajne nur havis kelkajn artikolojn pri esperanto[2]). Ĉi tiu revuo havis tiom da legantoj ke, oni diris, "Oni devus laŭliniiĝi por aĉeti Batal-Flagon ke ankoraŭ ne estis malpermesita kaj ĝi vendus el tuj" en la Kinokuniya librovendejo en Shinjuku.

En 1931, NAPF renaskiĝis kiel Japanio Proleta Kulturo Federacio (Nihon Purorateraria Bunka Renmei), konata kiel KOPF de lia nomo en esperanto, Federacio de Proletaj Kultur-organizoj Japanaj. KOPF fariĝis pli radikala, kaj membroj estis pli kaj pli arestitaj de la polico. Ĝi malaperis en 1934.

Informoj tradukitaj el Posters from the 1930s: The Social Context


La sekcioj de NAPFRedakti

NARPRedakti

Nihon Puroretaria Sakka Dōmei, aŭ NARP, kies organo estis プロレタリア文學 (Puroretaria bungaku, kun kelkfoje alterna titolo en Esperanto La Literaturo proleta[3]).

PROTRedakti

Nihon Puroretaria gekijō dômei, aŭ PROT (eble PROleta Teatro), estis kreita la 4-an de Febuaro 1929. Ĝi enhavis ĉirkaŭ 130 membroj, kaj intel ili ĉirkaŭ cent memborj en la ĉefurbo[4].

PROKINORedakti

Vidu la artikolon pri Prokino.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. franceTanemakuhito: la première revue de littérature prolétarienne japonaise, Jean Jacques TSCHUDIN, L'Asiathèque, 1979, 170 paĝoj, ISBN 9782901795025
  2. Legu Kial mi ankoraŭ restas esperantisto de Kurisu Kei pri lia ekscio pri esperanto.
  3. La Literaturo proleta
  4. france La ligne du théâtre prolétarien japonais, Jean Jacques TSCHUNDI, Editions L'Harmattan, 1989, ISBN 9782296155046, 352 paĝoj

Vidu ankaŭRedakti