Akita Tokuzu

japana socialista verkisto (1883 - 1962)

Akita Tokuzo (pseŭdonome Akita-Uĵaku) (naskiĝis en 1883 en Aomori-ken - mortis en 1962) estis japana socialista verkisto kaj esperantisto.

Akita Tokuzu
Akita Ujaku.JPG
Persona informo
Naskonomo 秋田 徳三
Naskiĝo 30-an de januaro 1883 (1883-01-30)
en Gubernio Aomori
Morto 12-an de majo 1962 (1962-05-12) (79-jara)
en Nakamaruchō
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Okupo
Okupo poeto • verkistoesperantistodramaturgo • romanisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. Li verkis dramojn kaj ankaŭ verkojn por infanoj, precipe en gazetaraj rakontoj.

Esperantisto de 1913 pere de Vasilij Eroŝenko. Gvidanto de Japana proleta Esperanto-movado, membro de la grupo „la Semanto“, la unua proleta verkista rondo en Japanio (1921).

En januaro 1931 okazis fondiĝo de l' tutjapana organizo, Japana Prolet-Esperantista Unio (JPEU), kun ĉirkaŭ 150 membroj, kaj Akita-Ujaku fariĝas prezidanto.

Kelkaj liaj dramoj esperantigitaj.

Verkoj en EsperantoRedakti

  • Fonto de sudroj. Danco de skeletoj. Nokto ĉe landolimoj. (Tri dramoj, kun permeso de la aŭtoro el japana lingvo trad. Haĵime Ŝuzui, Kaname Susuki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1927. - 73 p.)
  • Tiuj, kiuj ĉirkaŭas la ĉerkon (Esperantigita de Junko Sibata. -[Tokyo]: Kokusaigo-Kenkju-Ŝa, [proks. 1925]. - 14 p.)

Eksteraj ligilojRedakti

  Trovu « Akita Tokuzu » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Akita Tokuzo (ps. Akita-Uĵaku), japano, verkisto, socialisto. Nask. 1883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 1913. Gvidanto de J proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, 1927.