Nirmatrelvir

kemia kombinaĵo
Nirmatrelviro
Plata kemia strukturo de Nirmatrelviro
Tridimensia kemia strukturo de Nirmatrelviro (ligita al virusa proteazo)

Nirmatrelvir, vendota sub la markonomo Paxlovid [PaksloVID], pro gramatika konveno esperantigebla al Nirmatrelviro, estas kontraŭvirusa medikamento evoluigita fare de la usona farmacia kompanio Pfizer kiu funkcias kiel buŝe aktiva 3CL-proteazo-inhibiciilo. La kombinaĵo de Nirmatrelvir kun Ritonavir laŭ la stato fine de decembro 2021 estas en fazo III-provoj por la terapio de COVID-19. La kombinaĵo estas atendita esti surmerkatigita sub la markonomo Paxlovid.

Esploristoj de la farmacia kompanio la 14-an de decembro 2021 asertis la altan efikecon de la nova medikamento konfirmita post fina taksado de la klinika studo. Sekve, la tablojdo montris efikecon de preskaŭ 90 procentoj en la antaŭzorgo de hospitalaj restadoj kaj mortoj en altriskaj pacientoj, kiel anoncis la farmacia kompanio. Lastatempaj laboratoriaj testoj ankaŭ indikis, ke la drogo ankaŭ konservus sian efikecon kontraŭ la rapide disvastiĝanta omikrona variaĵo de la kronviruso.[1]

La kompanio publikigis provizorajn studrezultojn en novembro, ke la medikamento estis je 89 procentaĵoj efika por malhelpi enhospitaligojn aŭ morton kompare kun placebo. La provizoraj rezultoj baziĝis sur datumoj de ĉirkaŭ 1200 homoj, la finrezultoj inkluzivas pliajn 1000 testpersonojn. Neniu el la partoprenantoj de la studo, kiuj ricevis traktadon kun Nirmatrelvir, mortis - kompare kun dek du mortoj inter tiuj, kiuj prenis la placebon.[2]

Referencoj redakti