Ritonavir

kemia kombinaĵo
Ritonaviro
Plata kemia strukturo de Ritonaviro
Tridimensia kemia strukturo de Ritonaviro

Ritonavir, vendata sub la markonomo Norvir, pro gramatika konveno esperantigebla al Ritonaviro, estas kontraŭretrovirusa medikamento uzata kune kun aliaj medikamentoj por trakti HIV/aidoson. Ĉi tiu kombina traktado estas konata kiel tre aktiva kontraŭretrovirusa terapio. Ofte malalta dozo estas uzata kun aliaj proteazinhibitoroj. Ĝi ankaŭ povas esti uzata en kombinaĵo kun aliaj medikamentoj por hepatito C, kaj estas prenita per buŝo. La tablojdoj de Ritonavir ne estas bioekvivalentaj al kapsuloj ĉar tablojdoj povas rezultigi pli altajn pintplasmokoncentriĝojn.

Oftaj kromefikoj inkluzivas naŭzon, vomadon, perdon de apetito, diareon kaj sensentemon (fake hipoestezion) de la manoj kaj piedoj. Gravaj kromefikoj inkluzivas hepatajn problemojn, pankreatiton, alergiajn reagojn kaj korajn misritmojn. Gravaj interagoj povas okazi kun kelkaj aliaj medikamentoj inkluzive de Amiodarono kaj Simvastatino. Je malaltaj dozoj ĝi estas konsiderata akceptebla por uzo dum gravedeco.[1] Ritonavir apartenas al la klaso de proteazo-inhibiciiloj.[2] Tipe, tamen, ĝi kutimas inhibicii la enzimon kiu metaboligas aliajn proteazinhibitorojn. Tiu inhibicio permesas uzi pli malaltajn dozojn de ĉi tiuj lastaj medikamentoj.

Ritonavir estis patentita en 1989 kaj venis en medicinan uzon en 1996. Ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. Ritonavir-kapsuloj estis aprobitaj kiel senmarka medikamento en Usono en 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Ritonavir Pregnancy and Breastfeeding Warnings". drugs.com. Arkivita el la originalo la 7a de Septembro, 2015. Alirita la 21an de Decembro, 2021.
  2. "Ritonavir". The American Society of Health-System Pharmacists. Arkivita el la originalo la 17an de Oktobro, 2015. Alirita la 21an de Decembro, 2021.