Nishi Kazuhiko (西 和彦; [niŝi kazuhiko]; 10-a de februaro 1956- ) estas inĝeniero, fondinto de ASCII Corporation. Li laboris por Mikrosofto dum la 1980-aj jaroj kiel vicprezidanto de operacio de Orienta Azio.

Li naskiĝis en Kobeo en Hjogo-prefektujo. Li diplomiĝis en Koyoen-Gakuin-Altlernejo en 1974, li eniĝis la mekanikan fakon de la fakultato de scienco kaj inĝenierarto de Waseda-Universitato en 1975, tamen li ĉesis studon tie. En 1999, li doktoriĝis en la fakultato de informadiko de postdiploma universitato de Kogakuin-Universitato.

Li fondis ASCII en 1977.

Eksteraj ligiloj redakti

  • nishi.org oficiala retpaĝo de li (Japane, Angle)