Nošovice estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta 7 km de la distrikta urbo Frýdek-Místek. Vivas ĉi tie 1 029 loĝantoj (2023). Tio estas refreŝigejo de ĉirkaŭa Morávka kaj Krásná kaj refreŝigejo por urboj Frýdek-Místek, Ostrava, Havířov kaj Karviná. La nomo de la vilaĝo estas daŭre kunigita kun nomo de mondkonata biero RADEGAST. Sufiĉo da eminenta fonta akvo estis unu el supozoj de konstruo de moderna uzino.

Nošovice
germane Noschowitz, germane Noszowice
municipo
Bierfarejo Radegast
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nošovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdek-Místek
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Riveroj Morávka, Lučina
Situo Nošovice
 - alteco 346 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 44″ N 18° 26′ 00″ O / 49.66222 °N, 18.43333 °O / 49.66222; 18.43333 (mapo)
Areo 6,45 km² (645 ha)
Loĝantaro 1 029 (2023)
Denseco 159,53 loĝ./km²
Unua skribmencio 1573
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01 ĝis 739 51
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 552518
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Nošovice
Retpaĝo: www.nosovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frýdek-Místek, Vojkovice, Nižní Lhoty, Dobratice, Horní Domaslavice kaj Dobrá.

Historio redakti

La unua skribmencio pri Nošovice estas el la jaro 1573. Tiutempe okazis forŝiro de lombarda frýdeka sinjorujo de princlando teŝina kaj al ties deviga foraĉeto. En la aĉetkontrakto Nošovice estas notitaj sub devena nomo Potměšovice.

Lasta lombarda sinjoro estis Jan Pukler, novaj posedantoj fariĝis Matyáš kaj Jiří z Lohova. La loĝantaro tiutempe ne estis apartigita je bienuloj, ĝardenistoj kaj domistoj. Ili havis eĉ ne destinitaj partajn devojn rilate al la superularo, en la vilaĝo estis ankaŭ neniu aloda bienulo.

En mezepoko, eble dum la tridekjara milito ĉi tie estis gvidita batalo, kiun rememorigas nomo "Piket" kaj kapeleto. Ĝi staras sur loko de sepultitaj falintaj soldatoj. En urba libro el 1664 estas jam indikata mallongigita nomo Nošovice. Dum jarcentoj de unuforma vivo sur kampoj kaj ĉe teksmaŝinoj la 19-a jarcento alportis en la vilaĝon iom da ekscitiĝo. En ties komenco funkciis vitrofarista laborejo, en kiu oni produktis kampajn botelojn.

En la jaro 1966 estis komencita konstruado de bierfarejo Radegast. Tiu ĉi biero estas en la mondo konata pro sia kvalito kaj modernigo de la bierfarejo senĉese daŭras.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869665
1880707
1890745
1900793
1910818
1921821
JaroLoĝantoj
1930815
1950785
1961903
1970830
1980975
1991921
JaroLoĝantoj
2001948
2014990
2016991
20171 030
20181 040
20191 066
JaroLoĝantoj
20201 070
2021972
20221 029
20231 029

Pluaj fotoj redakti