Noah Cicero

usona verkisto

Noah CICERO (naskiĝinta en 1980) estas usona romanisto, tezisto, teatraĵisto, novelisto kaj poeto. Li loĝas en Youngstown, Ohio, kaj estas la aŭtoro de tri libroj de fikcio:

  • The Human War (La Homa Milito) [[[2003]], Fugue State Press, Novjorko; ankaŭ 2007, Snowbooks, Londono]
  • The Condemned (La Komdamnita) [[[2006]], Six Gallery Press, Pensilvanio]
  • Burning Babies (Bruligante Bebojn) [2006, Parlor Press, Indiano]
Noah Cicero
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1980 (1980-10-10) (43-jaraĝa)
en Youngstown
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ŝtata Universitato Youngstown vd
Profesio
Okupo romanisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia fikcio estas antologiita en:

  • The Edgier Waters (La Pli Randaj Akvoj) [2006, Snowbooks, Londono]

Liaj historioj, poemoj, kaj tezoj ankaŭ eldoniĝis vaste sur la Interreto.

Lia prozo estas ŝpara, ega en ĝia rekteco kaj forto, kaj priparolas kun brutala absurda komedio la ĉiutagaj vivoj de urbo-sarkindejaj rolantoj kiuj estas dolore konsciaj de la vaneco de ilia ekzistado. Li rimarinde figuras pecetiĝantan urban Usonon, precipe la drinkejojn kaj striptizejoj de Youngstown, kun malhela, nigra komedio. La verko, malgraŭ tre atingebla, estas plene je politika kritko kaj ekzistadisma rigardado de realeco. Li citis siajn centrajn influojn: Sartre, Hemingway, kaj Beckett.

Liaj tezoj estas ambaŭ politika kaj filozofia, kelkfoje uzante la ilojn de psikologio kaj filozofio krucumi tiujn politikajn estrojn aŭ sekvantoj, kiujn si vidas kiel agantoj en malbona fido. Iuj de tiuj tezoj kunverkiĝis kun Ohia ĵurnalisto Bernice Mullins.

Li estas redaktoro de la magazino 3:AM.