Nordamerika arbopasero

La Nordamerika arbopasero (Spizelloides arborea) estas mezgranda birdo de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj genro Spizelloides. Ĝi estas la ununura membro de la genro Spizelloides. Ĝi estis iam klasita en la genro Spizella, sed molekula pruvaro sugestis lokon en ĝia propra genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordamerika arbopasero
Nordamerika arbopasero
Nordamerika arbopasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pasereledoj Passerellidae
Genro: Spizelloides
Slager & Klicka, 2014)
Specio: S. arborea
Spizelloides arborea
(Wilson, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Nordamerika arbopasero en Central Park.

Temas pri birdo 14 cm longa, 13-28 g peza, kaj kun 24 cm de enverguro. Plenkreskuloj havas ruĝecbrunan kronon kaj grizajn subajn partojn kun malgranda malhela makuleto bruste. Ili havas ruĝecbrunan dorson kun pli helaj strioj, brunajn flugilojn kun blankaj bendoj kaj svelta vosto. Ilia vizaĝo estas griza kun ruĝecbruna linio tra la okulo. Iliaj flankoj estas helbrunaj.

Ili estas iom similaj al la samfamilia, sed aligenra, Spizella passerina. Ilia reprodukta habitato estas tundro aŭ la nordaj limoj de boreala arbaro en Alasko kaj norda Kanado. Ili nestumas surgrunde. Tiuj birdoj migras en sudan Kanadon kaj Usonon por vintrumi. Tio okazas samtempe kun la Spizella passerina. Tiuj birdoj manĝas surgrunde aŭ en malaltaj arbustoj, ofte are se ne temas pri nestumado. Ili manĝas ĉefe semojn kaj insektojn, sed ankaŭ kelkajn berojn. Ili estas ofte videblaj ĉe birdomanĝejoj kun la vintrojunkulo.

Eksteraj ligiloj redakti