Nordanatolia Fendego

faŭlto en norda Turkio

Nordanatolia FendegoNordanatolia Faŭlto (NAF) (en turka: Kuzey Anadolu Fay Hattı) estas aktiva dekstra-flanka frapo-glita faŭlto en norda Anatolio kiu etendiĝas laŭlonge de la transforma faŭlto inter la Eŭrazia plato kaj la Anatolia plato. La faŭlto etendiĝas okcidente el kunejo kun la Orientanatolia plato en la Karliova Trikunejo en orienta Turkio, tra norda Turkio kaj al la Egea Maro dum longo de 1500 kilometroj.[1] Ĝi estas ĉirkaŭ 20 km sude de Istanbulo. La Nordanatolia Faŭlto estas tre simila al la Sanandrea Faŭlto en Kalifornio. Ambaŭ estas kontinentaj transformofaŭltoj kun similaj longoj kaj glitotaksoj. La Marmora Maro je Istanbulo estas etenda baseno simila al tiu de Salton Trough en Kalifornio, kie liberiga bendo en la frapo-glita sistemo kreas apartan basenon.

Nordanatolia Fendego kaj najbaraj faŭltoj kovras plej el Turkio.

Notoj redakti

  1. "The North Anatolian Fault is a 1,500-kilometer-long east-west trending fault that runs across most of Turkey." Retejo de Earth Magazine Alirita en la 25a de septembro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti