Nostrata lingvaro

proponita lingva superfamilio de Eŭraziaj kaj Afrikaj lingvoj

Nostrata lingvaro estas teoria granda lingva familio, kiu arigus aliajn lingvajn familiojn: ĉefe la hindoeŭropan, la kartvelan, la uralan, la altajan, la afrikazian kaj la dravidan.

La nuna disvastiĝo de lingvoj kiuj estas derivitaj el la pra-nostrata lingvo, laŭ Sergej Starostin.

La teorio pri nostrata lingvaro redakti

Esploroj redakti

La lingvisto Holger Pedersen (1867-1953) estis la unua homo, kiu proponis arigi la hindeŭropan lingvaron kun aliajn lingvarojn kaj kreis la terminon "nostrata". Tiun teorion disvolvigis la ruso Vladislav Iliĉ-Svityĉ dum la jaroj 1960. A. Dolgopolsky fosis ĝin, laŭ la samaj principoj de la kompara lingvoscienco, publikigante vortaron de la pra-nostrata kiu arigas kelkajn hipotezojn pri la morfologio de la lingvo[1]. Alternativon de la teorio proponis Joseph Greenberg, kun la nomo "eŭrazia lingvaro", tiu enhavus plurajn aliajn lingvarojn el Siberio sed ne la afrikazian.

En la 21a jarcento, ĉefe la usonano Allan Bomhard faras esplorojn pri la nostrata lingvaro.En 2008, li publikigas kritikon pri la vortaro de A. Dolgopolsky, el kiu li taksas ĉirkaŭ 80 etimologiojn verŝajnaj[2]. En 2014, en monografio, li publikigas la rezultojn de siaj esploroj pri la nostrata lingvaro kaj la alternativaj teorioj, li longe pridiskutas la hindeŭropan lingvaron kaj rapide pritraktas la demandon pri la devenloko de la pra-nostrata lingvo. Li aldonas la etruskan lingvon al la nostrata lingvaro kaj, en 2015, li rezignas inkludi al ĝi la sumeran lingvon kiun li nun taksas kiel parencan lingvon de la nostrata lingvaro[3].

Alternativaj teorioj redakti

Disputoj redakti

Tiu teorio estas sufiĉe disputata, lingvistoj tra la mondo ne same taksas ĝin. En Rusio, ĝi estas akre defendita de kelkaj homoj kiel Vladimir Dybo. Dume, la usonano Lyle Campbell estas unu el ĝiaj kontraŭuloj. Aliaj, kiel Baldi, ne partianiĝis[4].

Sergej Starostin provis inkludi la nostratan lingvaron al eĉ pli granda lingvofamilio kiun li nomis "boreala", kiu arigus la lingvarojn nostratan, dene-kaŭkazan kaj aŭstrikan.

Teorio pri ununura pra-lingvo redakti

En 2007, Merritt Ruhlen ordigis lingvojn per lingvaroj, kaj post tio li ordigis lingvarojn per grandaj familioj, ĉiam nur pere de amasa komparado de vortprovizo, sekvante la logikon de la laboro de Joseph Greenberg. Teorio pri ununura devenloko en Afriko tiel helpus pli bone kompreni homan prahistorion. Laŭ li, pro tio la teorio de nostrata lingvaro jam estus ekstempa[5].

Laŭ Ruhlen, genealogia strukturo de homaj populacioj kaj lingvoj estus la jena[5]:

Tiu "ne-Anatolia" kongruus kun la lingvaro hindeŭropa.

Parencaj lingvaroj redakti

Lingvistoj ne konsentas pri kiujn lingvarojn ili arigu kadre de tiu teorio, sed ĝiaj defendantoj konsentas por arigi la 3 unuajn de tiu listo:[3]

La hipotezo pri la altaja lingvaro mem estante disputata, eblas apartigi la lingvojn kiujn ĝi arigus:

  1. Tjurkaj lingvoj
  2. Mongolaj lingvoj
  3. Tunguz-manĉura lingvoj
  4. Korea lingvo
  5. Japana lingvo

Bomhard defendas la teorion pri lingvaro Elama-dravida, dum Starostin kaj Greenberg taksas la elaman kiel apartan familion.

  • La afrikazia lingvaro. Same kiel Pedersen, Illitch-Svitytch et Dolgopolsky inkludas ĝin en la nostrata lingvaro. Bomhard kaj Starostin opinias ke ĝi fruege disĝis de la pra-nostrata lingvo. Kaj laŭ Greenberg ĝi ne apartenas al la nostrata lingvaro.
  • La etruska lingvo, kiu povus esti membro de teoria "tirena lingvaro".

Referencoj redakti

  1. Aharon Dolgopolsky. (2008) Nostratic Dictionary (angle), p. 3116.
  2. Allan R. Bomhard. (2008) A Critical Review of Dolgopolsky's Nostratic Dictionary (angle).
  3. 3,0 3,1 Allan R. Bomhard. (2015) A Comprehensive Introduction to Nostratic Comparative Linguistics (angle).
  4. Philip Baldi. (2002) The Foundations of Latin (angle).
  5. 5,0 5,1 Merritt Ruhlen. (2007) L’origine des langues (france), p. 432. ISBN 978-2-07-034103-0.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Langues nostratiques en la franca Vikipedio.