Anatolia lingvaro

aro de elmortintaj hindeŭropaj lingvoj

La anatolia lingvaro estas aro de elmortintaj lingvoj el la grupo de la hindeŭropaj lingvoj, kiuj dum la 2-a kaj 1-a jarmilo a.K. paroliĝis en Anatolio. La plej grava el tiuj lingvoj estas la hitita. La plej aĝaj ĝis nun trovitaj skribaj dokumentoj en ajna hindeŭropa lingvo estas verkitaj en la hitita lingvo dum la 17-a jarcento a.K..

Ĉu la anatoliaj lingvoj konsistigas la plej malnovan branĉon de la hindeŭropa lingvaro kaj do Anatolio estas la origina hejmregiono de la lingvaro ("Anatolia hipotezo") aŭ ĉu la lingvanoj enmigris al Malgrandazio ("kurgana hipotezo"), estas malkonsente disputata inter lingvistoj.

Vidu ankaŭ redakti