Nová Bělá estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 207 loĝantoj (2021).

Nová Bělá
kvartalo
Situo de urba parto Nová Bělá en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Nová Bělá en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nová Bělá
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava
Tipo de parto Urba parto
Situo Nová Bělá
 - koordinatoj 49° 45′ 13″ N 18° 15′ 15″ O / 49.75361 °N, 18.25417 °O / 49.75361; 18.25417 (mapo)
Areo 7,1745 km² (717,45 ha)
Loĝantaro 2 207 (2021)
Denseco 307,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 724 00
Situo de Nová Bělá enkadre de Ĉeĥio
Situo de Nová Bělá enkadre de Ĉeĥio
Situo de Nová Bělá enkadre de Ĉeĥio
Nová Bělá enkadre de Moraviasilezia regiono
Nová Bělá enkadre de Moraviasilezia regiono
Nová Bělá enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Nová Bělá
Retpaĝo: www.novabela.ostrava.cz
Portalo pri Ostrava

Historio redakti

La unua skriba mencio estas el la jaro 1392, kiam olomouca episkopo Nikolao konfirmis doton al edzino de episkopa marŝaleto. Nová Bělá estis fondita verŝajne dum interŝanĝo de la 13-a kaj la 14-a jarcentoj kaj nome pli poste ol la najbara Stará Bělá, kiel signas ĝia nomo. En la dua duono de la 18-a jarcento estiĝis proksime vilaĝeto Mitrovice, kiu en la jaro 1830 havis 24 domojn kaj 173 loĝantojn. En la jaro 1850 ĝi fariĝis parto de Nová Bělá kaj en la jaro 1945 kun Nová Bělá ĝi konstrue kuniĝis. En la jaro 1952 la nomo Mitrovice estis nuligita.

Kiel plimulto de ĉirkaŭaj municipoj ankaŭ Nová Bělá havis pure agrikulturan karakteron. Tiu ĉesis dank' al industriigo de la ĉirkaŭaĵo en la dua duono de la 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento. Ĉi tieaj loĝantoj senĉese pli ofte serĉis laboron en la industriaj entreprenoj. Plialtiĝis ankaŭ nombro de loĝantoj - el 556 en la jaro 1843 je 1756 en la jaro 1940.

Baza lernejo estis establita en la jaro 1862. Antaŭe la infanoj vizitadis malnovbelan lernejon. La vilaĝo ne ĝistendis la propran paroĥon kaj ĝi restis alparoĥigita al Stará Bělá. En la municipo troviĝas sole kapelo de sankta Kruco el la jaro 1795. La loĝantoj el Mitrovice falis sub paskovan paroĥon kaj al Paskov ili ankaŭ sendis siajn infanojn. Nur ekde la jaro 1909 la lernantoj vizitadis lernejon en Nová Bělá.

La devene memstara municipo estis la 1-an de julio 1941 aligita al Moravia Ostrava. En la jaro 1954 ĝi memstariĝis kaj la memstara ĝi restis ĝis la jaro 1974. Ekde la 1-a de januaro 1975 ĝi estas denova parto de Ostrava.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869718
1880696
1890825
1900939
19101 087
19211 083
JaroLoĝantoj
19301 400
19501 567
19611 437
19701 334
19801 406
19911 460
JaroLoĝantoj
20011 565
20111 764
20212 207