Municipo Nová Sídla situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km okcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 260 loĝantoj (2024).

Nová Sídla
municipo
Kapelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nová Sídla
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Loučná
Situo Nová Sídla
 - alteco 313 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 03″ N 16° 14′ 32″ O / 49.88417 °N, 16.24222 °O / 49.88417; 16.24222 (mapo)
Katastro 2,94 km² (294 ha) Nová Sídla
Loĝantaro 260 (2024)
Denseco 88,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1790
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572608
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Sídla
Retpaĝo: www.novasidla.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Tržek, Cerekvice nad Loučnou kaj Morašice.

Historio

redakti

Sedlišťka estas multe pli malnova parto de la komunumo ol Nová Sídla. Signifa vilaĝo ĝi estis jam komence de la 14-a jarcento, kiam ĝi estis havaĵo de Blud el Morašice. Nová Sídla estis fondita sur sinjora grundo kiel domaro por homoj laborantaj en bienoj de Sedlíšťka nur en la jaro 1790. En dokumento el la jaro 1837 estas konservita ĝia germana nomo Neusiedel (servila transpreno el la ĉeĥa) kaj el la jaro 1837 ĉeĥa nomo Nové Sídlo. Nuntempa nomo Nová Sídla unue aperas nur en la jaro 1904.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869467
1880464
1890455
1900457
1910453
1921412
JaroLoĝantoj
1930398
1950296
1961350
1970335
1980295
1991249
JaroLoĝantoj
2001237
2014218
2016221
2017223
2018218
2019219
JaroLoĝantoj
2020225
2021238
2022241
2023247
2024260

Partoj de municipo

redakti

Memorindaĵoj

redakti

Kapelo

redakti

Kapelo de Sankta Anna estis konstruita en la jaro 1876.

Monumento

redakti

Monumento al la falintoj en la Unua Mondmilito devenas el la jaro 1921.

Grenejo

redakti

Mastruma korto kun grenejo en Sedlíšťka estas el el la dua duono de 18-a jarcento. Ĝi estas baroka duetaĝa oblonga konstruaĵo. La fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj, en ambaŭ frontoj estas konveks-konkavaj pinjonoj kun pilastroj kaj vazoj. La duoncirkle kronita enirejo havas ŝtonajn embrazurojn. La grenejo estis verŝajne konstruita sur loko de estinta fortikaĵeto.

Pluaj fotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti