Nová Ves (Ostrava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves

Nová Ves estas ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 747 loĝantoj (2021).

Nová Ves
kvartalo
Ludejo en Nová Ves
Situo de urba parto Nová Ves en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Nová Ves en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nová Ves
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio eta parto, Prusia Silezio
Parto de Ostrava
Montaro Ostrava baseno
Tipo de parto Urba parto
Konstruaĵo Preĝejo de sankta Bartolomeo
Situo Nová Ves
 - koordinatoj 49° 49′ 29″ N 18° 13′ 40″ O / 49.82472 °N, 18.22778 °O / 49.82472; 18.22778 (mapo)
Areo 3,067 km² (306,7 ha)
Loĝantaro 747 (2021)
Denseco 243,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1584
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 709 00
Situo de Nová Ves enkadre de Ĉeĥio
Situo de Nová Ves enkadre de Ĉeĥio
Situo de Nová Ves enkadre de Ĉeĥio
Nová Ves enkadre de Moraviasilezia regiono
Nová Ves enkadre de Moraviasilezia regiono
Nová Ves enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Nová Ves (Ostrava)
Retpaĝo: www.novaves.mmo.cz
Portalo pri Ostrava

Historio redakti

La unua skribmencio estas el la jaro 1584, kvankam la municipo kiel tia estis fondita jam komence de la 14-a jarcento sur loko de arbaro Skřínky. Ekde la jaro 1443 ĉi tie situadis kapeleto, kiu estis pli poste detruita kaj fine de la 16-a jarcento anstataŭigita per nova. En la 18-a jarcento estis alkonstruita al ĝi ĉefa navo kaj la kapelo estis alikonstruita je presbiterio. Estiĝis tiel filia preĝejo de sankta Bartolomeo. En la 19-a jarcento altaron ornamas epitafa bildo de ostrava pentristo Jiří Milotský el la jaro 1639.

El la histroriaj indikoj de Moravia Ostrava konkludas, ke nova Ves estis ties malplej riĉa servutula vilaĝo. Rivero Odra kaŭzadis dum inundoj damaĝojn en rikoltoj kaj daŭre subakvigita grundo ne estis tro fekunda. Pruvo de la malriĉeco estas krom alia fakto, ke inter la loĝantoj estis eĉ ne unu bienisto. Ĉe Nová Ves situis fiŝlagoj apartenantaj al hukvalda senjorujo, sed tiu vendis ilin al olomouca kapitulo. Tiu faris el ili kampojn. En katastro de municipo Zábřeh nad Odrou estis poste establita korto, sed tiu estis baldaŭ vendita. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento aĉetis ĝin entreprenisto Ignác Vondráček. La korto poste fariĝis parto de posedaĵo Minejo Ignát. Nuntempe la korto servas kiel lerneja bieno de Meza ĝardenista lernejo en Hulváky.

Kresko de industrio en la ĉirkaŭaĵo estis por la malriĉa municipo beno. La loĝantoj jam ne plu devis vivteni sin per agrikulturo, sed laborokazon ili trovis ankaŭ en la industrio kaj en la minejoj. Almigra ondo de novaj laboristoj ankaŭ plialtigis la nombron de loĝantoj el la devenaj 659 al 2275 en la jaro 1930. Ankaŭ ĉeesto de subteraj fontoj de akvo trovis sian eluzon - en la jaro 1890 Moravia Ostrava ĉi tie konstruis akvejon. Tiu estis en la jaro 1908 modernigita kaj ampleksigita. Komunikon kun urboj Ostrava kaj Svinov certigis tramvojo Hulváky - Svinov. Ekde la jaro 1913 la municipo estis alparoĥigita al paroĥo en Mariánské Hory. En la jaroj 1742-1920 la eta nordokcidenta parto de la moderna katastro de Nová Ves enkadre de Hluĉinio estis parto de prusia provinco Prusia Silezio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869352
1880455
1890659
19001 212
19101 583
19211 483
JaroLoĝantoj
19302 275
19502 014
19611 666
19701 080
1980779
1991640
JaroLoĝantoj
2001603
2011676
2021747