Nové Město pod Smrkem

urbo en Ĉeĥio

Nové Město pod Smrkem (germane Neustadt an der Tafelfichte) estas urbo en regiono Liberec en Ĉeĥio. La urbo oriente limas al Pollando. Vivas en ĝi 3 754 loĝantoj (2023).

Nové Město pod Smrkem
germane Neustadt an der Tafelfichte
urbo
Konstruaĵo de urba banloko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nové Město pod Smrkem
Kromnomo: NMpS
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Frýdlant
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Fridlanta terlango
Montaro Fridlanta montetaro
Situo Nové Město pod Smrkem
 - alteco 465 m s. m.
 - koordinatoj 50° 55′ 30″ N 15° 13′ 46″ O / 50.92500 °N, 15.22944 °O / 50.92500; 15.22944 (mapo)
Areo 28,93 km² (2 893 ha)
Loĝantaro 3 754 (2023)
Denseco 129,76 loĝ./km²
Fondo 1584
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 65
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564265
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nové Město pod Smrkem
Retpaĝo: www.nmps.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Raspenava, Lázně Libverda, Krásný Les, Horní Řasnice, Jindřichovice pod Smrkem, Dolní Řasnice kaj Świeradów-Zdrój.

La iom longan nomon oni foje mallongigas kiel NMpS. Ankaŭ la urba retejo uzas ĉi tiun nomon.

Historio redakti

La urbo estis fondita en 1584 de Melchior von Redern kun la nomo Böhmisch-Neustadt (bohemia novurbo). Jam antaŭe en proksima Ludvíkov/Lusdorf ekzistis setlejo, kun preĝejo el la jaro 1346, kiu ankoraŭ ekzistas. En la urbo (urborajto en 1592) loĝis ministoj, kiuj ĉirkaŭe minis kupron, feron kaj stanon. Pro minado la urbo prosperis ĝis la tridekjara milito; poste ĝi koncentriĝis al aliaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple produktado de teksumaĵoj (ŝpinado, teksado). En la 19-a jarcento aldoniĝis la produktado de porcelano.

En 1911 la urbo iĝis memstara tribunala distrikto en distrikto Fridland en reĝlando Bohemio (habsburga imperio).

Ĝis la dua mondmilito granda plimulto de la loĝantaro estis germanoj (1930: 95,8 %); la germana nomo de la urbo tiam estis Neustadt an der Tafelfichte. ("Tafelfichte" estas la germana nomo de la monto "Smrk".)

La urbo partoprenas en la laborgrupo Novurbo en Eŭropo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 233
18805 390
18905 949
19007 289
19107 510
19215 811
JaroLoĝantoj
19305 687
19503 352
19613 433
19703 442
19803 916
19913 883
JaroLoĝantoj
20014 018
20143 829
20163 771
20173 753
20183 711
20193 674
JaroLoĝantoj
20203 716
20213 496
20223 663
20233 754

Partoj de urbo redakti