Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio

Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio estas la asocio por subteno de la Esperanto-movado en la oceania teritorio Nov-Kaledonio politike dependa de Francio. Ĝi estas Landa Asocio esperantista ne aliĝinta al UEA, kaj havas sian asocian sidejon en la teritoria ĉefurbo Numeo (Nouméa). Ĝiaj aktivuloj kunlaboras inter alie kun la landa asocio esperantista en Francio, Espéranto-France, sed ankaŭ kun la du aliaj naciaj asocioj esperantistaj en Oceanio, Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocio.

Nov-Kaledonia Esperanto-Asocio
vdr

Eksteraj ligiloj redakti