Novatiano
(Alidirektita el Novaciano)
Novatiano aŭ Novaciano estis ege influa presbitero en Romo, poste episkopo de rigorisma sekto de kristanismo, laŭ la tradicio unu el la unuaj kontraŭpapoj de Romo. En 258 li mortis martire.
Novatiano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 220 en Frigio, Romia Imperio | ||||
Morto | 1-an de januaro 258 (38-jaraĝa) en Romo, Romia Imperio | ||||
Mortis pro | Mortpuno vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo katolika sacerdoto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia sekto restis tra la tuta Romia Imperio ĝis la 6-a jarcento. Post kiam ĉesis la persekutado de imperiestro Decio (251), li rigore malpermesis reakcepti falintajn kristanojn, ĉar "kiu neis Dion, ne plu akcepteblas". La sinteno de Cipriano, reakcepti ilin post pekofaro, fariĝis ĝenerala en la katolika eklezio.