La Novzelanda korako (Corvus antipodum Forbes, 1893) estis birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estis indiĝena de la Norda Insulo kaj de la Suda Insulo de Novzelando sed estas nuntempe formortinta. Estis du subspecioj: la Nordinsula korako (Corvus antipodum antipodum Forbes, 1893) kaj la Sudinsula korako (Corvus antipodum pycrofti Gill, 2003). Alia tre proksima parenca specio de korako loĝis en la insuloj Ĉatham, nome la Ĉathama korako (Corvus moriorum Forbes, 1892).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelanda korako
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. antipodum
Corvus antipodum
(Forbes, 1893)
Konserva statuso
Fosilio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Novzelandaj korakoj estis grandaj korvoj kun longaj, larĝaj bekoj kiuj ne estis tiom arkecaj kiom tiuj de kelkaj specimenoj el la Havaja korvo (Corvus hawaiiensis). Ili estis signife pli malgrandaj ol la Ĉathama korako, kaj la Sudinsula subspecio estis multe pli grandaj ol la Nordinsula subspecio.

Restoj de la Novzelandaj korakoj estas pli komunaj en marbordaj lokoj el Plejstoceno kaj el Holoceno. Marborde, ili povis ĉeesti la koloniojn de fokoj kaj pingvenoj aŭ manĝi en la intertajda zono, kiel faras la Tasmania korako, Corvus tasmanicus. Ili povis ankaŭ dependi el fruktoj, kiel la Novkaledonia korvo, Corvus moneduloides, sed malfacilas kompreni kial fruktomanĝanto estus pli komuna en marbordaj arbaroj kaj arbustejoj se frukto estis distribuita tra la tuta arbaro.

Referencoj redakti

  • Gill, B. J. 2003. Osteometry and systematics of the extinct New Zealand ravens (Aves: Corvidae: Corvus). Journal of Systematic Palaeontology 1: 43-58.
  • Worthy, T.H., Holdaway R.N., 2002, The lost world of the Moa: Prehistoric Life of New Zealand, Indiana University Press, Bloomington. ISBN 0-253-34034-9.

ravens rule

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti