EdE-O

O. F. Olden
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

O. F. OLDEN, norvego, gimnazia rektoro en Stavanger. Konata pacifisto, prezidanto de la Norvega Pacasocio de 1930, redaktoro de pacifista gazeto. Esperantisto de 1920. Prezidanto de la klubo „La Tagiĝo“ en Stavanger 1922, gvidis en 1923 kurson kaj instruis „per lumbildoj“. Reaktiviĝis 1932, kunaranĝinto de la Cseh-metoda kurso gvidata de Seppik, 1932.