O mio babbino caro

"O mio babbino caro" ("Ho mia kara paĉjo") estas ario por soprano el la opero Gianni Schicchi (1918) de Giacomo Puccini por libreto de Giovacchino Forzano. Ĝi estas kantata de Lauretta post streĉigoj inter ŝia patro Schicchi kaj la familio de Rinuccio, la junulo kiun ŝi amas, atingis rompan pinton kiu minacas separi ŝin el Rinuccio. Ĝi havigas intermezon kiu esprimas lirikan simplecon kaj kortuŝan amon kontraste kun la atmosfero de hipokriteco, jaluzo, duoblaĵoj, kaj feudeco en la mezepoka Florenco de la nura komedio de Puccini. Ĝi havigas la ĉefan pecon en opero de trakomponita formo.

Florence Easton kiel Lauretta ĉe la monda premiero de Gianni Schicchi, 14a de Decembro 1918

La ario estis unuafoje prezentita ĉe la premiero de Gianni Schicchi la 14an de Decembro 1918 ĉe la Metropola Operejo de Novjorko fare de la populara angla soprano Florence Easton. Ĝi estis de tiam kantata de multaj sopranoj. Joan Hammond ricevis oran diskon en 1969 por 1 miliono de venditaj kopioj de tiu ario.[1]

Vortumado redakti

 
"O mio babbino caro"

Kantita de Frances Alda en 1919

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Itale!

O mio babbino caro,
mi piace, è bello, bello.
Vo'andare in Via Porta Rossa
a comperar l'anello!

Sì, sì, ci voglio andare!
e se l'amassi indarno,
andrei sul Ponte Vecchio,
ma per buttarmi in Arno!

Mi struggo e mi tormento!
O Dio, vorrei morir!
Babbo, pietà, pietà!
Babbo, pietà, pietà!

Referencoj redakti

  1. Hammond, Joan. (1970) A Voice, a Life. Victor Gollancz, p. 238. ISBN 0-575-00503-3.

Eksteraj ligiloj redakti