Oaxtepec estas urbeto en la distrikto Yautepec en la norda parto de la ŝtato Morelos de Meksiko. En 2005 ĝi havis 6197 loĝantojn.[1].

Oaxtepec
loĝlokoj de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Morelos
Poŝtkodo 62738
Demografio
Loĝantaro 6 197 (en 2 005)
Geografio
Koordinatoj 18°54′N 98°58′U  /  18.9°N, 98.967°U / 18.9; -98.967 (Oaxtepec) (mapo)
Alto 1 333 m [+]
Horzono UTC -6
Situo de Oaxtepec (Meksiko)
Situo de Oaxtepec (Meksiko)
DMS
Situo de Oaxtepec
Situo de Oaxtepec
Situo de Oaxtepec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oaxtepec, Morelos [+]
vdr

Inter esperantistoj la urbeto aparte konatiĝis en somero 1981, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.

Etimologio de la nomo redakti

La nomo de la urbeto estas el la navatla lingvo kaj konsistas el du vortoradikoj - huax kaj tepec. Huaxin estas la nomo de arbo el la genro de akacioj, kiu hispanlingve en Meksiko konatas sub la nomo guaje ["guaĥe"] kaj havas la latinan nomon Leucaena esculenta. Tepetl estas "monteto". Oaxtepec aŭ Huaxtepec, kiel la urbeto origine nomiĝis, do estas "monteto de guaĥe-arboj".

Historio redakti

La loĝloko Huaxtepec jam antaŭ la alveno de la hispanaj konkeristoj en 1521 estis signifa urbo. En la regiono vivis la tribo Tlahuica el la gento de aztekoj - plej grandaj urboj de la tribo estis Kvauxnavak (nuntempe nomata Cuernavaca) kaj Huaxtepec.[2]

En Huaxtepec la Tlahuica-anoj antaŭ la alveno de la eŭropaj konkeristoj tre sukcese kultivis kakaon kaj vanilon. La kultivejoj tiom imponis la hispanan konkeriston Hernán Cortés, ke li informis sian reĝon Karlo la 5-a ke la ĝardenoj de la azteka reĝo Moctezuma en Huaxtepec estus la plej belaj kiujn li iam ajn vidis.[3]

Futbalo redakti

Inter la jaroj 1982 kaj 1984 la urba futbala klubo CF Oaxtepec dum du jaraj sezonoj konkuris en la Primera División, la plej alta ligo de meksikaj futbalaj kluboj.

Esperanto redakti

La 37-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1981 en la urbo Oaxtepec. La kongreson partoprenis 108 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti