Obrok
Obrok (germane Wobrok) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Tuhaň. Ĝi troviĝas proksimume 2 km norde de Tuhaň. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/260 el Tuhaň ĝis Blíževedly. Estas ĉi tie registritaj 12 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 12 loĝantoj.
Obrok | |
germane Wobrok | |
vilaĝo | |
Popola arkitekturo
| |
Oficiala nomo: Obrok | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Tuhaň |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Doksa montetaro |
Domoj | 12 2011 |
Situo | Obrok |
- koordinatoj | 50° 33′ 28″ N 14° 27′ 00″ O / 50.55778 °N, 14.45000 °O (mapo) |
Katastro | 9,15 km² (915 ha) Domašice |
Loĝantaro | 12 (2021) |
Denseco | 1,31 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1367 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 471 41 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Obrok | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Obrok situas en katastra teritorio Domašice kun areo 9,15 km².
Historio redakti
En skribaj fontoj la vilaĝo estas unuafoje menciata en la jaro 1367, kiamm ĝi apartenis al monaĥejo en Roudnice nad Labem.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 94 |
1880 | 131 |
1890 | 126 |
1900 | 108 |
1910 | 129 |
1921 | 111 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 104 |
1950 | 68 |
1961 | 40 |
1970 | 42 |
1980 | 32 |
1991 | 23 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 12 |
2011 | 14 |
2021 | 12 |
Pluaj informoj redakti
La ĉirkaŭaĵo de la municipo estas arbaroriĉa, tra la vilaĝeto kondukas okcidenta rando de Protektita pejzaĝa regiono Kokořínsko – Regiono de Mácha kaj samtempe ankaŭ sudokcidenta limo de teritorio de eŭrope signifa loko Roverské skály. Estas ĉi tie vico da konstruaĵoj de popola arkitekturo kaj fontas ĉi tie rojo Obrtka.
Transporto, turismo redakti
Tra la vilaĝo kondukas biciklovojo 0058 kaj blue markita turisma vojo (en tiu ĉi parto nomita Obrocká cesta) el Dubá ĝis Holany. Estas ĉi tie aŭtobusa haltejo. Trajno en la proksima ĉirkaŭaĵo ne veturas.