Observatorio Stony Ridge

astronomia observatorio

La Observatorio Stony Ridge estas astronomia observatorio situanta en la areo tiel nomata Stony Ridge de la nacia forsto Angeles en la kantono Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono. Ĝi estas adminitrata de asocio de amatoraj astronomoj kaj ĝia MPC kodo estas 671.[1]

Observatorio Stony Ridge
Observatorio
La Observatorio en 2014
Oficiala nomo: Stony Ridge Observatory
Lando Usono Usono
Supermara alteco 1 730 m m s. m.
Koordinatoj 34° 18′ 06″ N 117° 59′ 53″ U / 34.30167 °N, 117.99806 °U / 34.30167; -117.99806 (mapo)
Estiĝo 1957
Posedanto Asocio de amatoraj astronomoj
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://stony-ridge.org/

Malfermita en 1957, ĝi povis fieri havi la plej grandan teleskopon (de 76 cm) inter la amatoraj observatorioj de Kalifornio kaj verŝajne de Usono.[2]

Ĝia avangarda instrumentaro permesis, ke ĝi asociiĝis al kunlaboraj projektoj kun profesiaj observatorioj. Komence de la 1960-aj jaroj, ĝi kontribuis al la kartografio de la luna surfaco, kiu utilis por elekti la alterigan lokon de la misioj Apollo.[3]

Instrumentaro redakti

Arbara incendio de 2009 redakti

Dum la somero 2009, la observatorio estis minacita de la granda arbara incendio tiel nomata "Station Fire", sed, krom ekstera necesejo brulita, suferis nur malgravan damaĝon.[2][4]

Malkovritaj asteroidoj redakti

  Asteroidoj malkovritaj : 2
144633 Georgecarroll 26-a de marto 2004
327030 Alanmaclure 12-a de septembro 2004

Minor Planet Center kreditas la Observatorion Stony Ridge de la malkovro de 2 asteroidoj en 2004.[5]

La asteroido 10168 Stony Ridge, malkovrita de John E. Rogers kaj Jack B. Child, estis nomita en honoro de la teamo de la observatorio.[6].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stony Ridge Observatory en la angla Vikipedio.