Ocón [oKON] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La municipo estas formata de la loĝlokoj Aldealobos, Las Ruedas, La Villa de Ocón, Los Molinos, Oteruelo, Pipaona kaj Santa Lucía.

Ocón
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26148
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 318  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 2° 15′ U (mapo)42.2975-2.245Koordinatoj: 42° 18′ N, 2° 15′ U (mapo) [+]
Alto 556 m [+]
Areo 61 km² (6 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ocón (Provinco Rioĥo)
Ocón (Provinco Rioĥo)
DEC
Ocón
Ocón
Situo de Ocón
Ocón (Hispanio)
Ocón (Hispanio)
DEC
Ocón
Ocón
Situo de Ocón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ocón [+]
vdr
La municipa teritorio de Ocón, en la nordoriento de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas en la supra parto de la nomita Valo de Ocón je 41 km de la rioĥa ĉefurbo.

La municipa teritorio estas atingebla de la regiona ŝoseo LR-472. Laŭ tiu, Ocón estas sude de El Redal kaj de tie kontaktebla kun la cetero de la valo, de la komarko kaj de la regiono.

Historio redakti

 
La Villa de Ocón.
 
Ruinoj de la ermitejo de Sankta Johano.
 
Aldealobos.

Estis restaĵoj de romia epoko, ĉefe rilate al iama ŝoseo.

Inter 1004 kaj 1035 Ocón estis konkerita de Sanĉo la Granda de Navaro kaj García "de Nájera" (lia filo), kiu edziĝinta kun Estefanía Berenguer, en 1054, ricevis la valon. Dum la minoritato de Alfonso la 8-a de Kastilio, la reĝo de Navaro luktis por rekupero de la teritorioj de Rioĥo kiuj estis kaptitaj de Kastilio. De Oktobro 1162 ĝis Marto de la venonta jaro la navaranoj okupis Logronjo-n, Navarrete, Entrena, Pazuengos, Ausejo, Resa, Autol, Quel kaj Ocón. En 1173 la kastilianoj ekrekuperis Rioĥon kaj aliancitoj kun Aragono rekuperis, inter aliaj, Ocón. En 1174 Alfonso la 8-a donis al Ocón la municipan foruon de Ocón.

En 1176 la reĝoj Alfonso la 8-a de Kastilio kaj Sanĉo la Saĝulo de Navaro decidis solvi la teritoriajn malkonsentojn kun kiel arbitro la angla reĝo Henriko la 2-a. Inter la lokoj postulitaj de la navara reĝo estis Ocón sed tiu postulo estis malakceptita. Poste ĝi estis donita al Ramiro Sánchez de Asiain fare de Henriko de Trastámara, sed tiu aliris al la tendaro de la navara reĝo, pro kio oni senigis lin el tiu donaco, kaj la Senjorlando de Ocón iris al servisto de Johano la 1-a, nome Diego López Manrique, Senjoro de Amusco, Redecilla, Navarrete kaj Treviño. El la 2a de Februaro 1379 Ocón apartenis al la Senjorlando de la Grafoj de Treviño kaj poste al iliaj posteuloj, nome la Dukoj de Nájera.

Ocón, ĝis la 19a de Majo 1865 apartenis al la komunumaro nomita Tierra de Ocón, kiu havis komunajn organizadon kaj regularon. La Tierra de Ocón enhavis dek domarojn: nome Aldealobos, Los Molinos, Oteruelo, Pipaona, Las Ruedas, San Julián, Santa Lucía, Corera, El Redal kaj Galilea krom la ĉefurbo Ocón.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Galilea, kie oni malaltiĝis el presakŭ 1 500 loĝantoj ĝis nunaj 300.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Notoj redakti