Odenwaldschule

La Odenwaldschule ekde 1910 estis privata internuleja lernejo en Heppenheim kaj ĝis fermo per la nazioj konsideriĝis unu el la modelaj ekzempleroj de progresema eduko. Ĝi situas en flanka valo de la mezalta montaro Odenvaldo, laŭ kiu ĝi ricevis sian nomon, kaj aparte inspiriĝis per la malnovgreka moto "Γένοιο οἷος ἔσσι" [Genoio, hoios esi], "iĝu kiu vi estas", de Pindaro. Post la dua mondmilito la internulejo remalfermiĝis kaj la pedagogoj klopodis daŭrigi la modelajn konceptojn. Tamen en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj unuopaj pedagogaj funkciuloj misuzis la reformajn konceptojn por kamuflo de seksa misuzo de precipe knabaj, sed ankaŭ knabinaj lernejanoj grandparte inter 12 kaj 15 jaroj. La indigno pri tiuj agoj, plejparte jure ne plu persekuteblaj pro tro longa tempointervalo, en la germana socio iĝis tiom forta, ke la lerneja projekto bankrotiĝis kaj devis esti ĉesigita en 2015.

panoramo
la Goethe-domo, unua loĝdomo de la lernantoj

La forigon de modela reforma projekto, pri kiu la nazioj ne sukcesis, realigis kaj la kredo de pedofiliaj funkciuloj ke ene de socie "fermita" internulejo tiaj agoj restus kaŝitaj kaj la aktivado de iuj eksaj lernejaj viktimoj je ekstrema venĝo plus la ĉasado de amaskomunikiloj pri sensacia raportado. Rezulte la regionaj kuracistoj pri infana psikiatrio, inter alie la esperantisto Thomas Pusch, foje havis problemojn kontraŭi la histerian kredon ke ĉiuj lernantoj de la lernejo en ĉiuj epokoj estis viktimoj de institucie organizita seksa misuzo kaj ke ĉiuj emociaj perturboj de iuj lernejanoj aŭtomate estus tiel klarigendaj.