Paul Geheeb
Paul ("Paulus") Geheeb (n. la 10-an de oktobro 1870 en Geisa/Rhön; m. la 1-an de majo 1961 en Hasliberg-Goldern/Svislando) estis germana reformpedagogo. Kiel la fondinto de la FSG Wickersdorf en Saalfeld, la Odenwaldschule en Heppenheim kaj la Ecole d'Humanité in Hasliberg, li estas grava persono en la movado de reformpedagogio aparte en Germanlingvio.
Paul Geheeb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1870 en Geisa |
Morto | 1-an de majo 1961 (90-jaraĝa) en Hasliberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Adalbert Geheeb (en) |
Edz(in)o | Edith Geheeb (en) |
Okupo | |
Okupo | pedagogo |
Li studis, unue teologion, poste medicinajn, psikologiajn, edukajn kaj filologiajn temojn kaj en 1899 finis la studon ne kiel teologo, sed kiel instruisto. Ĉar lia familio ne povis pagi la studadon, li paralele jam ekde 1893 laboris kiel instruisto interalie de psike pertubitaj gejunuloj. Por viro el lia generacio estis nekutimaj lia forta subteno de la kontraŭalkohola movado kaj de la feminisma movado.
Kvankam la reformpedagogo Hermann Lietz, kiu ekde 1892 estis amiko de Paul Geheeb, ŝatintus havi sian amikon en la unua reformpedagogia internulejo Ilsenburg, li komence prenis taskon kiel instruisto en la lastatempe malfermita sanatorio en la insulo Wyk auf Föhr de la norda Maro en 1899. En 1902 li finfine sekvis la instigon de sia amiko Lietz kaj iris kiel instruisto al la internulejo Haubinda en Westhausen, Turingio, la dua lernejo de Lietz fondita en 1901. Post fondado de tria kampara edukejo en kastelo Bieberstein en Hofbieber proksime de Fulda, Geheeb transprenis la administradon denternulejo Haubinda 1904, sed disiĝis en junio 1906 kadre de disputo kun Hermann Lietz, kaj en septembro de la sama jaro, kune kun Gustav Wyneken, Martin Luserke kaj kelkaj aliaj instruistoj kaj studentoj de la lernejo Haubinda, malfermis la liberlernejan komunumon Wickersdorf proksime de Saalfeld en Turingio.
Malgraŭ la sukceso de la nova lernejo, Geheeb forlasis Wickersdorf en februaro 1909 ĉar li - nervoza pro la streĉaj jaroj ĉe Hermann Lietz kaj pro malfeliĉa unua geedziĝo - ne povis interkonsenti kun sia kundirektoro Wyneken.
Post disiĝo de sia unua edzino Helene Merck, Geheeb geedziĝis kun Edith Cassirer (1885-1982), kiun li renkontis kiel praktikanto en Wickersdorf, en oktobro 1909, kaj en aprilo 1910 li kaj Edith Geheeb malfermis la Odenwaldschule en Ober-Hambach, proksime de Heppenheim.
Pro la kuna geinstruado de knaboj kaj knabinoj, la organizado de lecionoj kadre de fleksebla kurssistemo kaj la studenta partopreno, la nova lernejo altiris konsiderindan intereson de eduke interesitaj homoj jam de la komenco. Dum la Vajmara Respubliko, la lernejo, malavare subtenita finance fare de la bopatro de Geheeb, la berlina politikisto kaj industriulo Max Cassirer, estis unu el la internacie plej konataj reformlernejoj en Germanio. Jam en 1911/12, la lernejo povis esti signife vastigita kun la konstruado de kvar novaj domoj dizajnitaj fare de la arkitekto Heinrich Metzendorf. La domoj portis la nomojn de la "herooj" de la lernejo: Goethe, Fichte, Herder, Humboldt kaj Schiller. Tiuj nomoj ankaŭ markas la spiritajn radikojn de Geheeb.
La Unua Mondilito kaj la unuaj jaroj de la Vajmara Respubliko ankaŭ estis materie malfacilaj tempoj por la Odenwald-Lernejo. Kontraste al la plimulto de germanaj intelektuloj, Geheeb dekomence estis malamika al la Unua Mondmilito. Geheeb rifuzis festi la germanajn venkojn aŭ la naskiĝtagon de la Germana Imperiestro; anstataŭe, la naskiĝtagoj de la herooj de la lernejo kaj aliaj gravaj homoj estis festitaj. Tiu indiferenteco al la simbolj de germana potenco kaj la ŝajna manko de nacia entuziasmo regule kondukis al konfliktoj kun aŭtoritatoj kaj patriotaj amikoj kiam la milito progresis. Komence de 1918 estis eĉ mallongdaŭra minaco pri la fermo de la lernejo.
Malgraŭ la financaj problemoj komence de la 1920-aj jaroj kontinue plialtiĝis la internacia renomo de Geheeb kaj la lernejo, kaj vasta gamo da internaciaj intelektuloj estis inter liaj amikoj. Kulminaĵo de la internacia rekono de li estis tritaga vizito de la hinda politikisto, poeto kaj filozofo Rabindranath Tagore komence de aŭgusto 1930 al la Odenwald-Lernejo, kiu en tiu tempo havis proksimume 200 lernantojn.
Post kiam la nacisocialistoj ekregis, la Odenwald-Lernejo estis atakita dufoje fare de lokaj paramilitismaj naziaj SA-grupoj, kaj judaj dungitoj estis batitaj. Kvankam Geheeb publike priskribis la novan registaron en Berlino kiel "bandon de krimuloj" antaŭ la lerneja kunveno kaj Edith Geheeb estis el juda familio, li kaj lia edzino ne estis oficiale subpremitaj. Male al la similaj lernejoj, kiuj estis fermita de la nazioj en aprilo 1933, la Odenwald-Lernejo - verŝajne ne laste pro konsidero por la alta internacia prestiĝo - la naziaj aŭtoritato limiĝis al tio interŝanĝi la nunajn dungitojn de la lernejo per nazie fidindaj junaj asistantoj. Krome, knaboj kaj knabinoj, kiuj ĝis tiam ĉiam loĝis kune en la samaj domoj, estis loĝigotaj en apartaj domoj ekde aprilo 1933. Post pliaj konfliktoj kun la novaj regantoj kaj plia enmiksiĝo en ilia lernejo, la paro Geheeb finfine decidis fermi sian lernejon kaj moviĝi al Svislando.
Por eviti malagrablan subpremon kontraŭ iamaj kaj estontaj lernantoj kaj kontraŭ la posedanto de la lernejo, la patro de Edith Geheeb, ili kaŝvestis la lernejfermon kiel ekonomian neceson petante fidindajn gepatrojn malaligi siajn infanojn en somero kaj aŭtuno de 1933. Finfine, kun la beno de la berlinaj regantoj, Paul kaj Edith Geheeb translokiĝis al Svislando en aprilo 1934 kun du aŭ tri dungitoj kaj du dekduoj da studentoj, kie ili komence daŭrigis sian laboron kiel gastoj de la preskaŭ bankrota Institut Monnier kaj iam post iam transformis la edukejon al sia nova lernejo Ecole d'Humanité, kiu post pluraj translokiĝoj en 1946 trovis firman lokon en Hasliberg. Heinrich Sachs kaj Werner Meyer, du iamaj dungitoj, daurigis la projekton Odenwaldschule kaj malgraŭ ĉiu premo de la naziaj regantoj sukcesis savi la projekton ĝis la fondiĝo de la postmilita Federacia Respubliko Germanio, kiu signis novan edukan burĝoniĝon de la projekto Odenwaldschule. Paul Geheeb tamen dum sia tuta posta vivo restis skeptika, ĉu la restintaj kolegoj ne tamen tro kompromisis kun la naziaj regantoj, kaj rifuzis ĉiun kontakton kun la malnova projekto.
Rilatoj al Esperanto
redaktiLa verko Universalaj Lingvoj en Svislando de Andreas Künzli en pluraj lokoj atestas fortan subtenon kaj simpation de Paul Geheeb al Esperanto.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Universalaj Lingvoj en Svislando, 2006, ISBN 2-9700425-2-5, paĝoj 137, 197, 224 kaj 1088