Reformpedagogio

20-jarcentaj reformoj de la konceptoj lernejo, instruado kaj ĝenerala edukado

La termino reformpedagogio inkluzivas diversajn alirojn al reformoj de la konceptoj lernejo, instruado kaj ĝenerala edukado, kiuj - ofte rilate al la edukistoj Johann Amos Comenius (1592–1670), Jean-Jacques Rousseau (1712–1778) kaj Johann Heinrich Pestalozzi (1746–1827) - reprezentis pedagogion el la infana vidpunkto. Tial ne ekzistas ampleksa difino de la termino. Depende de la origino de la aktivuloj, aliaj aliroj ankaŭ estas atribuitaj al tiu esprimo kaj samtempe eksplicite ekskluditaj fare de aliaj aktivuloj.

Estas multa komunecoj kun la pli vasta konceptaro de Progresema eduko, internacia pedagogia movado, kiu same komenciĝis en la finaj jardekoj de la 19a jarcento. Per la termino 'progresemo' oni distingis tiun edukon de la tradicia eŭrop-amerikaj instruplanoj de la 19a jarcento, kiuj radikiĝis en klasika preparado por la universitato kaj forte diferencis inter sociaj klasoj. Kontraste, progresema eduko celas pli praktikajn lernobjektojn kaj metodojn pli utilajn en la ĉiutaga vivo. Krome multaj aliaj celoj estas indikitaj por la tiel nomita progresema eduko, kiaj povas esti:

  • uzado de plia libereco
  • liberpenso, kiel scienca edukado super religiaj aŭ legendaj kredoj
  • egaleco de edukado miksita por ambaŭ seksoj

Elstaraj lernejoj de reformpadagogio kun apartaj artikoloj en Esperanto redakti

Vidu ankaŭ redakti