Heppenheim
Heppenheim [grosroahajm] estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio, ĉirkaŭita de sunaj montetoj de la regiono Bergstraße kaj regiona vinkultiva centro. Ĝi troviĝas rande de la mezalta montaro Odenvaldo. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26946 loĝantojn sur areo de 52,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 530 loĝantoj/km².

Heppenheim | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | Distrikto Bergstraße | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06252, 06253 (Unter-Hambach parte, Mittershausen-Scheuerberg) | |||||
Poŝtkodo | 64646 | |||||
Aŭtomobila kodo | HP | |||||
Oficiala Municipokodo | 06431011 | |||||
LOCODE | DE HEP | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rainer Burelbach | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Großer Markt 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 26946 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 38′ N, 8° 39′ O (mapo)49.6415277777788.645Koordinatoj: 49° 38′ N, 8° 39′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 122 m | |||||
Areo | 52,14 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.heppenheim.de/ | |||||
La urbo estas la administra sidejo de la distrikto Bergstraße kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt. La germanaj aŭtovojoj A5 kaj A67 ligas ĝin al la proksimaj Heidelberg kaj Mannheim sude kaj al Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde.
Geografio
redaktiHeppenheim apartenas al la geografia regiono "Monta Vojo" (germane Bergstraße kiel la distriktonomo), transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, ĉizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente. La regiono jam en la antikva epoko de la Romia Imperio kaj despli en la eŭropa mezepoko grava trafika vojo inter sudo kaj nordo, ĉar kvankam la montoj de la mezalta montaro Odenvaldo ne estas aparte altaj, tamen eblis multege pli komforte voji en la ebenaĵo, kaj la homoj evitis la energioraban montaron la vojaĝis rande de ĝi. Multaj historiaj urbetoj kaj ankaŭ mezepokaj burgoj ĉe la unuajn montoj rande de la ebenaĵoj atestas pri la signifa historia trafiko.
Historio
redaktiLa "konferenco de Heppenheim", renkontiĝo de gvidaj liberaluloj la 10-an de oktobro 1847 signis la komencon de la demokrata revolucio de la jaroj 1848 kaj 1849 en Germanio. Memore al tiu historia evento la germania politika partio "Libera Demokrata Partio" (germane Freie Demokratische Partei, F.D.P.) dum 1948 estis fondita en Heppenheim.
La privata internuleja lernejo Odenwaldschule traitris polemikajn periodojn kaj en epoko de Nazia Germanio kaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj kiam unuopaj pedagogaj funkciuloj misuzis la reformajn konceptojn por kamuflo de seksa misuzo.
Vidindaĵoj
redakti- la mezepoka merkata placo kun historiaj urbodomo, trabfakaj domoj kaj maria fontano
- la fortikaĵo Starkenburg sur la Kastela Monto
- la katolika urba preĝejo St. Peter
- la mezepoka nobela bieno Kurmainzer Amtshof
Heppenheim havas pitoreskan, preskaŭ ne detruitan mezepokan urbokernon sur areo de ses hektaroj. La plej multaj domoj de la malnova urbo estas trabfakaj, do karakterizitaj per multaj fasade videblaj vertikalaj kaj horizontalaj lignaj traboj, malhele farbitaj. Multaj el tiuj domoj rekonstruiĝis dum la jaroj post 1693 sekve de milita detruo de la urbo. La mezepoka urba muro tamen preskaŭ komplete estis forigita komence de la 19a jarcento, kaj nur fragmentoj restis. La urbo estas bele ĉirkaŭita de montetaj vitejoj, kaj estas centro de vinkultivado.
Partneraj urboj
redaktiKonataj urbanoj
redakti- Martin Buber, juda filozofo, inter la jaroj 1916 kaj 1938 vivinta en Heppenheim
- Sebastian Vettel, monda ĉampiono de Formulo 1, naskiĝinta en 1987 en Heppenheim kaj vivinta tie ĝis 2009 - daŭre li ofte vizitas la hejmurbon kaj honore al li junaj urbanoj neserioze rebaptis la urbon Vettelheim