Ogamo

mezepoka Irlanda skribsistemo
(Alidirektita el Ogham)

Ogham- aŭ OgamOgum-skribo (Ogamo, ogumo) estas alfabeta skribsistemo el la 4-a jarcento en la gaela (irlanda) kaj pikta lingvoj. Laŭ la irlanda tradicio, oni skribis ĝin sur arbon, sed pruvaĵo pri tio ne postrestis.

La ogama alfabeto
La ogama alfabeto

Ĝia plej simpla formo konsistas el kvar-streka sistemo, en kiu ĉiu entenas 1-5 strekojn, tiel signante entute 20 literojn. La literoj estis ĉizitaj en randon de la ŝtono, vertikale unu apud la alian aŭ de dekstro al maldekstro.

La kvina, kvinlitera garnituro estiĝis plej verŝajne pli poste kaj nomiĝas forfeda („aldonaj literoj”).

La origino de la ogamo estas pridiskutata: kelkaj sciencistoj vidas rilaton al la runoj kaj al la etruska skribo, aliaj supozas, ke ĝi estiĝis per transformo de la latina aboco. Ĉar ĝi entenas signon por la sonoj h kaj z, kiuj mankas en la irlanda lingvo, ĝi estas ne tute irland-devena.

La ogamaj skribaĵoj estas tre mallongaj, ili plej ofte konsistas el nomo kaj loknomo. Ekzistas 375 ogamaj surskriboj, el kiuj 300 troviĝas en la nuna Irlando. La surskribojn en Kimrio kompletigas latina fonetiko aŭ traduko.