Ojacastro [oĥaKAStro] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la okcidenta Komarko de Ezcaray. La loknomo Ojacastro plej verŝajne rilatas al la rivero Oja, kiu trapasas la municipan teritorion kaj je ties maldekstra bordo kuŝas la urba kerno, kaj la vorto "castro" alude al iama romia kampadejo. La nura komunikvojo estas la regiona ŝoseo LR-111 el Santurde de Rioja (norde) al Ezcaray (komarka ĉefurbo sude); paralele iras verda vojo.

Ojacastro
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 3° 0′ U (mapo)42.346388888889-3.005Koordinatoj: 42° 21′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 792 m [+]
Areo 44,32 km² (4 432 ha) [+]
Ojacastro (Provinco Rioĥo)
Ojacastro (Provinco Rioĥo)
DEC
Ojacastro
Ojacastro
Situo de Ojacastro
Ojacastro (Hispanio)
Ojacastro (Hispanio)
DEC
Ojacastro
Ojacastro
Situo de Ojacastro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ojacastro [+]
vdr
La municipa teritorio de Ojacastro, en la okcidento de la regiono.
Tipaj stratanguloj.

Geografio redakti

Ĝi estas formata per kvin loĝlokoj: nome Ojacastro mem kaj la domaroj Tondeluna, Arviza, Uyarra kaj San Asensio de los Cantos. Krome formas parton de la municipo la senhomejoj Amunartia, Zabárrula (sendome, sed kun ĉiujara kamparfesto de La Magdalena) kaj Ulizarna (senhoma, sed kun ĉevala bredejo).

La domaroj de Ojacastro ĝis fino de la 19-a jarcento, kiam oni senhomigis kelkajn el ili, estis dividitaj en du "cuadrillas" (domararoj); nome tiu de "Arrupia" enhavis la domarojn de la maldekstra bordo de la rivero Oja kaj tiu de "Garay", tiujn de la dekstra bordo.

Tia estis la gravo de la domaroj en la municipo Ojacastro ke ĝis blazono estas formita de 12 punktoj super ebena fono, reprezentantaj la 12 domaroj iam ekzistantaj. Tamen, la nombro de domaroj, de kabanoj kaj de setlejoj tiom variis laŭ la tempo, ke malfacilas klarigi kaj precizigi la 12 domarojn origine reprezentitaj.[1]

La cuadrilla de Arrupia estis formita de la jenaj domaroj: Amunartia, Arviza, Masoa, Matalturra, Tondeluna kaj Zabárrula. La cuadrilla de Garay estis formita de la jenaj domaroj: Escarza, Espidia, Larrea, San Asensio de los Cantos, Uyarra kaj Ulizarna.

Historio redakti

Oni trovis disajn restaĵojn de praepoko kaj ŝajne estis kampadejo en romia epoko kaj tiukadre oni trovis tombojn kaj monerojn.

 
La preĝejo de Ojacastro.
 
La urbodomo de Ojacastro.
  • En 939 la loko aperis kiel Valle de Oggacastro (en privilegia dokumento nomita Votos de San Millán havigita de Fernán González).
  • En 974 aperis kiel Oia Castro (en donacdokumento de la reĝo Sanĉo de Navaro al la monaĥejo de San Andrés de Cirueña).
  • En 1052 aperis kiel Olia Castro (en dotdokumento de la reĝo García Sánchez la 3-a de Navaro al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera).
  • En 1087 aperis kiel Valle de Oggacastro (Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio donas al la monaĥejo de San Millán tiun de San Sebastián).
  • En 1092 aperis kiel Valle de Oxacastro (donaco de Alfonso la 6-a al la monaĥejo de Valvanera).
  • En aliaj postaj dokumentoj aperas literumadoj Oxa Castro, Oxacastro, Oia Castro, Oggacastro, Olia Castro, Hojacastrum, Oiacastro, Ogia Castro, Ojiacastro.[2][3][4]

La valo estis ĝis la 14-a jarcento areto de eŭska lingvo kiu en plej ebenaĵaj zonoj de Rioĥo estis perdita en antaŭaj jarcento. Ekzemple la kastilia justicsistemo agnoskis al la lokanoj de Ojacastro la rajton deklari en tiu lingvo en la juĝoj, ĉar ĝi estis la gepatra lingvo en la zono. Tiukadre ĉirkaŭ 1239, urbestro vetois policestron aŭ reĝan funkciulon venitan de Burgoso partopreni en juĝo, ĉar li ne regis la eŭskan.[5]

La 24an de Aprilo 1312, la kastilia reĝo Ferdinando la 4-a donis foruon «al valle de la villa de Ojacastro, Ezcaray e Zorraquín e Valgañón»,[6] cele al reloĝado de tiu zono, lima kun la Regno Navaro. Tiu foruo validis ĝis la retirigo de la foruoj en 1876 post la Tria Karlisma Milito.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo, kelkaj lokanoj ludis aktivan rolon. La 29an de Aprilo 1813, León Sáez Alesanco, de Ojacastro kaj soldato de la 4a Bataliono de Iberio, mortis ĉe la najbara Valgañón, kiam ili ĝenis la retirigon de la napoleonaj fortoj de Burgoso al Vitorio.[7]

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni malaltiĝis el pli ol 1 000 loĝantoj meze de la 19-a jarcento ĝis nunaj 182.

Vizitindaĵoj estas preĝejoj, ermitejoj (ĉefe romanika ermitejo Ĉieliro en San Asensio de los Cantos), montara pejzaĝo, ktp.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. OJACASTRO
  2. Bta. Merino, J. El río Oja y su comarca.
  3. Ortiz, Carmen. Toponimia riojana.
  4. Diccionario de La Rioja.
  5. amalio Marichalar kaj Cayetano Manrique (1868). Historia de la Legislación y recitaciones del derecho civil en España. Madrid.
  6. Corral López, Guillermo (junio de 2012). [dialnet.unirioja.es/descarga/articulo/3991700.pdf «Fuero de Valdezcaray. Cinco siglos de privilegios (1312-1837)».] En Asociación Riojana de Genealogía y Heráldica, ed. Boletín nº 4. p. 9. ISSN 1889-3503.
  7. Corral López, Guillermo (Aŭgusto 2016). «Soldados de la Guerra de la Independencia enterrados en Valgañón». En Asociación Virgen de las Tres Fuentes, eld. Revista Villa de Valgañón. p. 66.