Okcidenta latinida lingvaro

Latinidaj lingvoj en Eŭropo. La linio en norda Italio kiu dividas la helbluan zonon el la violkolora zono estas la linio La Spezia–Rimini, kiu dividas la Okcidentan latinidan lingvaron el la Orienta latinida lingvaro.

Okcidenta latinida lingvaro estas unu el la du subdividaĵoj de proponita subdivido de la latinida lingvaro bazita sur la linio La Spezia–Rimini. La alia subdividaĵo estus la Orientlatinida lingvaro alinome la Balkanlatinida lingvaro.

Tiu okcidenta lingvaro inkludas la branĉojn Gaŭlo-latinidan kaj Iberi-latinidan same kiel la nordan italan. Tiu subdivido estas bazita ĉefe sur la uzado de "s" por pluralo, la malfortigo de kelkaj konsonantoj kaj la prononco de “milda C” kiel /t͡s/ (ofte poste /s/) pli ol /t͡ʃ/ kiel en itala kaj kaj en rumana, sed tio faras la kategoriigon tre problemiga ĉar estas multe pli alta vortotrezora simileco inter ĉiuj dialektoj de itala kaj franca ol inter franca kaj hispana. Aliflanke estas multe pli alta morfologia, ortografia kaj fonetika simileco inter hispanaj kaj italaj dialektoj ol inter italaj kaj francaj.

Bazite sur la reciproka komprenado, Dalby kalkulas dekduon da lingvoj: portugala, hispana, asturi-leona, aragona, kataluna, galega, gaskona, provenca, gaŭl-valona, franca, frankoprovenca, romanĉa, kaj ladina.[1] Tiu klasiga kriterio estas tamen problemiga, pro la multe pli altaj niveloj de reciproka komprenado inter la italaj kaj la iberiaj lingvoj ol inter ajna el tiuj kaj la gaŭl-latinida lingvaro.[2]

Kelkaj klasigoj inkludas ankaŭ la Ital-dalmatan lingvaron; tiele la rezulta klado estas ĝenerale nomita Ital-okcidentlatinida lingvaro. Aliaj klasigoj metas la Ital-dalmatan kun la Orientlatinida lingvaro.

La sarda kongruas nek en la Okcidenta latinida lingvaro nek en la Orientlatinida lingvaro, kaj ĝi povus estis disigita unue.

Nuntempe la kvar plej amplekse parolataj normigitaj Okcidentaj latinidaj lingvoj estas la hispana (ĉ. 410 milionoj da indiĝenaj parolantoj, ĉ. 125 milionoj da dua-lingvaj parolantoj), portugala (ĉ. 220 milionoj da indiĝenaj parolantoj, aliaj 45 milionoj da dua-lingvaj parolantoj, ĉefe en Portugalparolanta Afriko), franca (ĉ. 80 milionoj da indiĝenaj parolantoj, aliaj 70 milionoj da dua-lingvaj parolantoj, ĉefe en Francparolanta Afriko), kaj kataluna (ĉ. 7.2 milionoj da indiĝenaj parolantoj). Multaj el tiuj lingvoj havas grandajn nombrojn de ne-indiĝenaj parolantoj; speciale pri la franca, tre disvastigita tra Okcidenta Afriko kiel lingvafrankao.

NotojRedakti

  1. David Dalby, 1999/2000, The Linguasphere register of the world’s languages and speech communities. Observatoire Linguistique, Linguasphere Press. Volume 2. Oxford.[1]
  2. . On the Romance Languages Mutual Intelligibility (2014). Alirita 23a de februaro, 2019.