Oldřich II. z Rožmberka

Oldřich z Rožmberka (el Rožmberk) (Pri tiu ĉi sono aŭskultu prononcon) naskiĝis la 13-an de januaro 1403, mortis la 28-an de aprilo 1462 en Český Krumlov. Li estis ano de plej eminenta ĉeĥa nobela dinastio de Rožmberkidoj, signifa ĉeĥa politikisto. Post la morto de liaj gepatroj prizorgis lin kuratoro, nobelo Čeněk z Vartemberka.

Oldřich II. z Rožmberka
Persona informo
Oldřich II. z Rožmberka
Naskiĝo 13-an de januaro 1403 (1403-01-13)
Morto 28-an de aprilo 1462 (1462-04-28) (59-jaraĝa)
en Český Krumlov
Tombo Vyšší Brod Cistercian Abbey vd
Familio
Dinastio Rožmberk vd
Patro Jindřich III. z Rožmberka vd
Patrino Eliška z Kravař a ze Šternberka vd
Edz(in)o Kateřina of Vartemberk vd
Infanoj Heinrich IV. von Rosenberg • Jodok z Rożemberka • John II of Rosenberg • Anežka z Rožmberka • Ludmila von Rosenberg • Perchta of Rožmberk vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
ŝildo de la gento Rožmberk en la monaĥejo Vyšší Brod

Atinginte 15 jarojn Oldřich ekokupis sian lokon frunte de la potenca nobela gento. Devene li subtenis viklefismon kaj husanojn, tamen printempe 1420 li ŝanĝis sian kredon al la katolika kaj iĝis subtenanto de imperiestro Sigismondo Lucemburk. Tiel li iĝis ĉefa malamiko de husanoj en la suda Bohemio, tamen li atingis packontrakton.

Dum la husanaj militoj en la 1420-aj jaroj Oldřich ruze uzis la malfortiĝon de la reĝa povo. Li kapablis ekregi preskaŭ tutan sudan Bohemion, inkluzive la posedojn de la monaĥejo Zlatá Koruna kaj sensukcese penis akiri ankaŭ la reĝan urbon České Budějovice.

Apud la posedakiroj Oldřich kapablis firmigi la gentan postenon ene de la ĉeĥa nobelaro per vico da falsitaj dokumentoj pri laŭdiraj reĝaj donacoj kaj avantaĝoj. Al la jaro 1360 li ligigis regulon, donitan laŭdire de la imperiestro kaj ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a. Tiu leĝigis kutimon, ke la tuta posedo de la gento restu nedividebla kaj heredu ĝin ĉiam la plej aĝa filo.

Post la morto de Sigismondo Oldřich subtenis akcepti lian bofilon Alberton Habsburk ĉeĥa reĝo (1438), post lia frua morto la 27-an de oktobro 1439 lian postmortan filon Ladislaon. Dum la epoko Oldřich fakte grave influis la tutan landon. Li estis la ĉefa kontraŭulo de tiama landa administranto kaj posta reĝo Jiří z Poděbrad. Tiu tamen montriĝis pli forta kaj Oldřich, tedite kaj senfortiĝinte, lasis la 13-an de novembro 1451 la gentoposedon al sia plej aĝa filo Jindřich.

Fontoj redakti

KUBÍKOVÁ, Anna. Rožmberské kroniky krátký a sumovní výtah. České Budějovice : Veduta, 2005

Ottův slovník naučný

Eksteraj ligiloj redakti