Malfermi la ĉefan menuon

Olga ORBÁN, SZABÓ estas rumania hungara rapiristino, mondĉampionino. Ŝi naskiĝis en Koloĵvaro la 9-an de oktobro 1938. Ŝi estas la edzino de akvopilkisto Sándor Szabó.

Olga Szabó Orbán
Olga Orban 1956.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1938 (1938-10-09) (81-jara)
en Kluĵo
Ŝtataneco Rumanio
Profesio
Profesio skermanto
Information icon.svg
vdr

KarieroRedakti

Olga Szabó Orbán komencis sian sportistan karieron kiel gimnastikistino. Kiel rapiristo en 1954 ŝi iĝis junulara ĉampinino de Rumanio, kaj tiun plenumaĵon ŝi ripetis tri foje. Ŝi akiris titolon de tutlanda ĉampiono inter plenkreskuloj sep foje. En 1956 ŝi gajnis olimpian arĝentmedalon individue, en 1962 mondĉmpiontitolon en teamo, ties sekvo du foje ŝi estis la dua (sola kaj en teamo: Parizo, 1965). Inter 1956 kaj 1972 ŝi partoprenis 5 olimpiojn, en 1968 kaj 1972 kiel anino de rumana rapiristteamo ŝi gajnis du bronsmmedalojn. En 1969 la rumana teamo de nove iĝis mondĉampiono, en 1970 arĝentmedala. En la sama jaro ŝi gajnis en soleca konkurso mondĉampiona bronsmedalon. De 1990 ŝi vivas kune kun sia edzo en Hungario.

FontoRedakti

  • Hungara vikipedio

Eksteraj ligilojRedakti