Olgoj ĥorĥoj estas nomo de tre danĝera sabla vermo, kiu laŭ onidiroj vivas en mongoliaj stepoj kaj dezerto Gobio. Lokaj loĝantoj nomas ĝin Allghoi Khorkhoi kaj neĝoje ili rakontas pri ĝi. Ĝi onidire estas kapabla per nekonstatita maniero mortigi ne nur hundonhomon, sed eĉ ankaŭ kamelon. Oni spekulacias pri forta veneno aŭ elektra ŝargo. Ĉu ĝi vere ekzistas, estas tre dubinda.

Olgoj ĥorĥoj

Laŭ rakonto de membroj de unu rusa ekspedicio gvidita de paleontologo I. A. Jefremov, Olgoj ĥorĥoj atakonte kunvolvas sin en rondon, ĝia grizaflava koloro en unu fojo ŝanĝiĝas ĝis bluaviola, en ambaŭ ekstremaĵoj poste klare ĝis blua. (Kutime oni indikas ankaŭ aliajn kolorojn.) Poste ĝi atakas kaj mortigas. Du kolegoj de la rusa sciencisto pagis pro sia scivolemo per la vivo. Laŭ asertoj ĝi mortigis ambaŭ sciencistojn el proksimume 4 metra distanco.

La maniero, per kiu "vermo-intesto" mortigas, estas ĝis nun plej granda mistero. Multaj asertoj atestas pri tio, ke ĝi elŝprucas venenon. Sed ĝis hodiaŭaj tagoj estas konata nenia speco de tiom abrupta veneno, kiu ekkontaktiĝinte homan korpon efikas tiom rapide. Same tiel eblas anticipe elimini elektran elŝargon rilate al nekondukiteco de la tero kaj la aero.

Mongolaj paŝtistoj rifuzas paroli pri ĝi, sed malgraŭ tio oni sukcesis proksimume loki ĝian teritorion. Unu ĉiĉerono proklamis pri ĝi, ke ĝi troviĝas je proksimume 150 km sudoriente de regiono nomata Ĥaldzandzaĥ, do "Dezerta regiono", en sablaj dunoj. Sed onidire eblas ekvidi ĝin nur en la plej grandaj varmegoj, do en junio kaj en julio, pli poste ĝi onidire enboras sin en la teron, kie ĝi dormas.

Unuaj mencioj pri tiu ĉi nekutima vermo aperis en la angla lingvo en libro de profesoro Roy Chapman Andrews. La libro aperis en la jaro 1926 kaj ties nomo estis On The Trail Of Ancient Man. Laŭ tiu ĉi kreitulo ankaŭ plej verŝajne kreis verkisto Frank Herbert sablajn vermojn en sia fama romano Dune. Mondan unuaecon tenas ĉeĥa kriptozoologo inĝeniero Ivan Mackerle, kiu en la regionon de la troviĝo faris kelke da ekspedicioj. Al tiu ĉi temo li publikigis ankaŭ kelke da libroj.

Mistera demono de dezerto Gobio redakti

Antaŭ cent milinoj da jaroj la mezazia dezerto Gobio estis loko de vivo de pratempaj dinosaŭroj, pri kio hodiaŭ atestas unikaj trovitaĵoj de vico da paleontologiaj ekspedicioj. La unuan ekspedicion en senloĝigejon de la suda Gobi kreis geologoj kaj paleontologoj de Naturscienca muzeo en Novjorko, kiuj ĉi tie en la paso de jaroj 1922-1930 malkovris grandajn sepultejojn de dinosaŭroj. Roy Chapman Andrews, gvidanto de la ekspedicio, resumis la rezultojn de la esploro en libro "The New Conquest of Central Asia" kaj evidente kiel la unua en la historio li ankaŭ mencias en ĝi pri stranga kaj nekonata animalo - Olgoj ĥorĥoj. Post li kaj al la sovaĝa mongola naturo faris Asocio por vojaĝlibra dokumentado Camera Incognita ekspedicion Olgoj ĥorĥoj.

La danĝera vermo redakti

Antaŭ la forveturo de intermilita usona ekspedicio ĝis Gobi onidire turniĝis al Andrews reprezentanto de tiama mongola registaro kun peto, por ke li ĉasu almenaŭ unu ekzempleron de tiu ĉi stranga animalo. Tiu ĉi aparta besto onidire havas nek krurojn nek kapon kaj ĝi aspektas kiel premkolbaso longa pli ol duonmetro. Li estis ankaŭ atentigita pri ĝia abrupta veneneco. "Onidire ĝi kapablas mortigi homon dum nura tuŝo," skribas Andrews. Sed li ne renkontiĝis kun ĝi dum la propra ekspedicio kaj li eĉ ne renkontis personon, kiu vidus ĝin je la propraj okuloj. "Se la kredo en ĝia ekzistado ne estis inter mongoloj tiel forta kaj tiel disvastigita kaj se ĉiuj ne priskribus ĝin absolute same, mi pensus, ke tio estas sola mito," konstatas fine de mallongeta mencio Andrews dezirante pli da feliĉo al pluaj esploristoj en Gobi. Andrews estis ja evidente la unua sciencisto, kiu interesiĝis pri Olgoj ĥorĥoj, sed rilate al tute alia celo de lia ekspedicio temis nature pri la intereso randa. Plie la mallonga mencio en faka literaturo povis nur apenaŭ alparoli pli vastan grupon.

Ankaŭ la dua skriba mencio pri Olgoj ĥorĥoj en libro "Vojo de ventoj" estas el krajono de paleontologo, ĉifoje de rusa profesoro I. A. Jefremov, kiu partoprenis en paleontologia ekspedicio ĝis Gobi en la jaro 1946. Ankaŭ li konfesis siajn embarasojn: "Neniu el la sciencistoj vidis tiun ĉi nekutiman vermon, sed la legendo pri ĝi estas tiel disvastigita kaj ĉie kongrua, ke devigas sin penso, ke ties bazo estas la vera ekzistado de ia formortanta kreitulo, kiu estas restanto el la foraj tempoj." Ni povas danki ankaŭ al tiu ĉi aŭtoro por la unua "popularigo" de la mistero rilatanta al la danĝera gobia vermo, ĉar li eluzis ĝin al unu el siaj scienc-fantaziaj rakontoj. "Sep misteroplenaj okazintaĵoj", kiel la libro kun la menciita rakonto nomiĝas, venis ankaŭ en traduko al Inĝ. Ivan Mackerle. La mistera animalo ekinteresis lin tiom, ke li decidiĝis post la jaroj aranĝi la unuan ekspedicion Mongolion, por ke li konstatu, ĉu Olgoj ĥorĥoj estas reala animalo kaj ĉu la mitoj pri ĝi estas veraj.

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Olgoj ĥorĥoj en Vikimedia Komunejo