Olimpika vilaĝo
(Alidirektita el Olimpika Vilaĝo)
Olimpika Vilaĝo estas konstruaĵaro ĝenerale trovita en Olimpika Parko, kiu gastigas la delegitarojn de la Naciaj Olimpikaj komitatoj partoprenantaj en Olimpikoj.
Olimpikaj Vilaĝoj redakti
Someraj Olimpikoj redakti
- Los-Anĝeleso 1932: La unua olimpika vilaĝo de 500 lignaj kabanaoj estis konstruita ĉirkaŭ Baldwin Hills, kaj nur gastigis virajn sportistojn. La virinoj devis gasti ĉe la Hotelo Chapman Park.[1] La vilaĝo estis malkonstruita post la Ludoj.
- Berlino 1936: Ĉirkaŭ 145 konstruaĵoj estis konstruitaj en Wustermark, kaj estis uzita dum 50 jaroj. Nun ĝi estas ruino.
- Melburno 1956: vilaĝo estis konstruita en Heidelberg West.
- Meksikurbo 1968: 904 apartamentoj dividitaj en 29 konstruaĵoj en Miguel Hidalgo.
- Munkeno 1972: kelkaj konstruaĵoj, de 12 al 22 etaĝoj.
- Montrealo 1976: du piramidaj konstruaĵoj, kun 23 etaĝoj. Nun ili estas loĝejaj konstruaĵoj.
- Moskvo 1980: dekses konstruaĵoj kun dekses etaĝoj.
- Los-Anĝeleso 1984: la sportistoj gastis ĉe tri universitatoj - UCLA, USC kaj UCSB.
- Seulo 1988: 21 konstruaĵoj de 24 etaĝoj.
- Barcelono 1992: du konstruaĵoj, de 40 kaj 44 etaĝoj.
- Atlanto 1996: Georgia Institute of Technology kaj Georgia State University
- Sidnejo 2000: nova ĉirkaŭurbo, Newington, fariĝis loĝeja urbo post la Ludoj.
- Ateno 2004: nova ĉirkaŭurbo kun konstruaĵoj de kvar kaj kvin etaĝoj ĉirkaŭ Parnitha. Ankaŭ fariĝis loĝeja urbo post la Ludoj.
- Pekino 2008: Olimpika Vilaĝo de Pequim - 21 konstruaĵoj de ses etaĝoj kaj 20 de naŭ etaĝoj; Royal Park Hotel - por la sportistoj kiuj ludus en Hong Kong.
- Londono 2012: Olimpika Vilaĝo de Londono, kun 3300 apartamentoj.
Vintraj Ludoj redakti
- Vintra Olimpiko 1960, en Squaw Valley: kvar konstruaĵoj de tri etaĝoj. Du el ili fariĝis poste loĝejoj.
- Vintra Olimpiko 1980, en Lake Placid: Adirondack Correctional Facility, malliberejo.
- Vintra Olimpiko 1988, en Kalgario (Calgary): hodiaŭ estas parto de Cougar Ridge.
- Vintra Olimpiko 2002, en Sallagurbo (Salt Lake City): Domoj de Universitato de Utaho kaj en Fort Douglas.
- Vintra Olimpiko 2006, en Torino: la olimpika vilaĝo estis konstruita en la urboj Bardonecchia, Sestriere kaj Torino.
- Vintra Olimpiko 2010, en Vankuvero: olimpika vilaĝo pretigita por ricevi pli da 2800 gastigantoj.
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ 1932 Los Angeles Olympic Athlete's Village in the Baldwin Hills (angle). Baldwinhillspark.info. Alirita 14-a de januaro 2011.