Oliveca hilofilo
La Oliveca hilofilo (Hylophilus olivaceus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.
Oliveca hilofilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oliveca hilofilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hylophilus olivaceus (Tschudi, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en la orienta deklivaro de Andoj en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Tiu specio havas olivverdecajn bridareon, frunton kaj suprajn partojn (pli malhele ĉeflugile) kaj flavajn bruston kaj subajn partojn. La ĝenerala olivverdeca koloro nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie olivaceus signifas “de oliveca koloro”. La kruroj kaj la beko estas rozkolorecaj. La iriso estas blankeca.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Hylophilus olivaceus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.