Hilofiloj

(Alidirektita el Hylophilus)

Hylophilus estas genro de birdoj de la familio de Vireedoj kies tipa genro estas Vireoj, kiuj estas malgrandaj birdoj, ĝenerale olivecverdecaj supre kaj helaj sube, dum tiuj estas pli verdecaj birdoj el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj. Hylophilus devenas el du radikoj el la antikva greka nome hile (arbaro) kaj filos (ema) tio estas arbarema aŭ verda kiel arbaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hilofiloj
Grizkapa hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili povas subdividiĝi en du ĝeneralaj grupoj laŭ diferencoj en iriskoloro kaj kantosimpleco.

Ĝi enhavas la jenajn speciojn:

Temas pri birdospecioj de Sudameriko.