La Orfrunta hilofilo, Hylophilus aurantiifrons, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orfrunta hilofilo
Orfrunta hilofilo
Orfrunta hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. aurantiifrons'
Hylophilus aurantiifrons
(Lawrence, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas kiel rerproduktuloj en Panamo, Kolombio, Venezuelo kaj Trinidado.

Ĝi estas birdo de arbaroj kaj duarangaj kreskaĵaroj kiuj konstruas profundan tasforman neston penditan el arbobranĉo aŭ vito. La tipa ovodemetado estas de tri blankaj ovoj, kiuj estas markataj je bruna. Tiu specio estas parazitata fare de la Brila molotro.

Plenkreskulo de Orfrunta hilofilo estas 12 cm longa kaj pezas 9.5 g. Ĝi estas ĉefe verda en supraj partoj, kun pli brunaj flugiloj kaj vosto, kaj flaveca al cinama nuanco en frunto kaj kapoflankoj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie aurantiifrons signifas “kun ora frunto”. La subaj partoj estas flavaj. La beko estas rozkoloreca kaj la kruroj blugrizecaj. La alvoko estas ĉii-viii.

Orfruntaj hilofiloj manĝas insektojn kaj araneojn kaptitajn el supra kaj meza tavoloj de la kanopeo. Ili ofte formas malgrandajn arojn.

Referencoj redakti