La Olivkardelo (Spinus olivaceus, iam Carduelis olivacea) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olivkardelo
Olivkardelo, masklo
Olivkardelo, masklo
Olivkardelo, ino
Olivkardelo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. olivaceus
Spinus olivaceus
(Berlepsch & Stolzmann, 1894)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo en altaĵoj de ĝis 3,000 m. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Temas pri kardelo kun tre nigra kapo, sed tre flavaj nuko kaj kolumo. La dorso estas oliveca kaj la pugo flava, de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo. La nigraj flugiloj montras flavajn flugilstrion forme de T ripoze. La subaj partoj estas tre flavaj kun oliveca nuanco ĝenerale ser ĉefe flanke. La vosto estas iom forkoforma kaj nigreca.

Ĝi ege similas al la Kapuĉa kardelo kaj ĝi estas facile distingebla pro siaj ses blankaj markoj en siaj nigraj flugilplumoj. La Olivkardelo estas iom pli malgranda ol plej parto de rasoj de la Kapuĉa kardelo.

Ili estas bredataj en kaptiveco similmaniere al la Kapuĉa kardelo.

Referencoj redakti