La ombra kabineto estas anoj de la parlamento en la Westminster-sistemo de regado. Tiu ĉi "kabineto" konsistas el opoziciuloj aŭ minoritara grupo kiu ne partoprenas la registaron, kiu gvidata de la tiel nomata gvidanto de opozicio, konsistigas kabineton alternan al tiu de la registaro, kie ĉiu el ĉi membroj alfrontas la postenulon, en ĉiu el la ministerioj. Kutime, kiam la partio de la opozicio atingas la registaron, titola ministro estas nomumata de la ministerio al tiu kiun ĝin ekzercis ĉe la ombro. La ĉefa tasko de la ministroj en la ombro estas la opoziciado al la registaro kaj kritiki la politikojn de ĉi lasta, precipe pri la leĝoj kiujn ili provas ŝanĝi.

En Britio kaj en Kanado, la plej granda partio en la opozicio kaj specife la ombra kabineto, estas nomata Her Majesty's Loyal Opposition (la Lojala Opozicia de Sia Moŝto). La vorto "lojala" estas uzata ĉar, malgraŭ la konfrontiĝo de malsamaj pozicioj, ĉiu el ili ludas sian rolon, ĉu en la regado, ĉu en la opozicio al ĉi tiu. En aliaj landoj kie ĝi ankaŭ estas uzata (kiel AŭstralioNov-Zelando), la ombra kabineto estas simple konata kiel The Parliamentary Opposition (la "Parlamenta Opozicio").

En kelkaj politikaj partioj de la parlamentismo, speciale ĉe la Brita Laborista Partio kaj la Aŭstralia Laborista Partio, la anoj de la kabineto en la ombro estas interne elektataj. En aliaj parlamentaj partioj, la anoj kaj ministerioj de la kabineto en la ombro estas persona elekto de la opozicio.