Ondrášovka estas mineralakvo de hidrokemia tipo HCO3 - Ca, kiu fontas ĉe vilaĝo Ondrášov proksime de Moravský Beroun. Tiu ĉi meze mineraligita karbonata malvarma mineralakvo apartenas inter mineralakvojn, kies estiĝo koneksas kun plejstocena vulkana agado en regiono de Nízký Jeseník.

Ondrášovka
mineralakvo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Ĉeĥio
vdr
Areo de plenigejo en Ondrášov

Historio kaj banloko redakti

Ondrášovka estas konata ekde la 13-a jarcento. La unuaj kuracigaj eksperimentoj devenas el la 17-a jarcento. Pro meritoj de princo von Lichtenstein ĉi tie estis en la 18-a kaj la 19-a jarcentŝanĝo fondita banloko. Estis ĉi tie kuracataj sangaj, koraj kaj stomakaj malsanoj, kataroj de spirvojoj kaj galvezikaj renaj ŝtonoj. En la jaro 1929 estis por banlokaj gastoj je dispozicio 29 ĉambroj kun sume 40 litoj. La banloko pereis kun ellandigo de germana loĝantaro post la dua mondmilito.

Kranita mineralakvo redakti

La loka mineralakvo estis enkranata en botelojn jam de komence de la 20-a jarcento kaj oni vendis ĝin sub diversaj nomoj - Šternberská kyselka, Andersdorfská kyselka, Elitis. La nuntempa Ondrášovka estas je dispozicio kaj kranita en boteloj kaj senpage por publiko proksime de fervoja transveturejo ĉe plenigeja uzino. Ĝi devenas el proksimume 100 metroj profundaj boroj, kiuj etendiĝas sude de vilaĝo Sedm Dvorů, de kie ĝi estas forkondukata en la plenigejon.

Kemia konsisto redakti

Fonto Miner.
[mg/l]
CO2
[mg/l]
Mg
[mg/l]
Ca
[mg/l]
Na
[mg/l]
K
[mg/l]
F
[mg/l]
Cl
[mg/l]
HCO3-
[mg/l]
SO4-
[mg/l]
Noto
Ondrášovka 560 2500 21,4 200 30,9 1,5 1,43 5,6 756 13,6 [1]
Ondrášovka 630 2500
Ondrášovka dekarboniita 604 1300 18,8 170 28,2 1,6 1,35 6,2 652 13,4 pakumita kiel neŝaŭmiga [2]

Boteligonte Ondrášovka estas deferigita kaj en versio "neŝaŭmiga" ankoraŭ dekarboniita. Dank' al alta enhavo de kalcio kaj tre malalta enhavo de natrio eblas validigi ĝin kiel plenigaĵfonto de kalcio. Ĝi taŭgas por plenkreskiĝantaj personoj, gravedaj virinoj kaj mamnutrantaj patrinoj aŭ kiel prevento de osteoporozo.[3] Laŭ banlokologia klasifikado Ondrášovka viciĝas inter meze mineraligitaj.

Referencoj redakti

  1. Analizo kaj konsisto Arkivigite je 2012-09-22 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120922021548) ondrasovka.cz
  2. Ondrášovka a. s.. (2012) Minerální voda ochucená - dekarbonovaná (etikedo de la produkto).
  3. Ondrášovka - zdravotní benefity - vyvážený poměr minerálů Arkivigite je 2012-09-22 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120922065216) ondrasovka.cz