Unu Vivo por Vivi (angle One Life to Live) estas usona televidserio elsendita ĉe ABC dum pli ol 43 jaroj, ekde la 15-an de julio 1968 ĝis la 13-an de januaro 2012, kaj tiam sur la Interreto kiel interreta serio de la 29-a de aprilo ĝis la 19-an de aŭgusto 2013. Kreite fare de Agnes Nixon, la serio estis la unua tagtempa dramo se temas pri ĉefe prezenti rolulojn de etna kaj sociekonomika diverseco kaj konstante emfazi socialaferojn. One Life to Live estis vastigita de 30 ĝis 45-minuta formato ĝis la 26-an de julio 1976, pliigante ĝian longon al unu horo la 16-an de januaro 1978.

One Life to Live
televida serio
Originala titolo One Life to Live
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sapopero
Aktoroj Ryan Phillippe • Melissa Fumero • Kathy Brier
Amplekso
Sezonoj 45
Epizodoj 11136
Elsendo
Elsendita 15 jul. 1968 – 3 sep. 2013
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

One Life to Live ĉefe temigas la vivojn de la membroj de la familio Lord. Aktorino Erika Slezak estis la unua antaŭeco sur la serio, rolante kiel Viktorio "Viki" Lord, kaj rezulte gajnante ses Preminojn Emmy por ŝia rolo. En 2002 la serio gajnis Premio Emmy en la kategorio de Plejbone Drama Televidserio.

Post elsendao dum preskaŭ 43 jaroj, ABC nuligis One Life to Live la 14-an de aprilo 2011. La 7-an de julio 2011, la produktentrepreno Prospect Park sciigis ke la serio daŭrus rete, sed poste nuligis la projekton. La spektaklo elsendis siajn lastajn scenojn sur ABC la 18-an de novembro 2011, kaj ĝia fina epizodo rete elsendiĝis la 13-an de januaro 2012 kun suspensaĵo.

La 7-an de januaro 2013, Prospect Park rekomencis gastigadon de One Life to Live kiel 30-minuta ĉiutaga interretserio sur Hulu kaj iTune'oj. La relanĉo okazis la 29-an de aprilo 2013.

Intriga resumo redakti

One Life to Live enkadriĝas en la fikcia urbo Llanview, antaŭurbo de Filadelfio, Pensilvanio. La spektaklo kontinue temigas la riĉan Lord-familion kaj ilian rilaton kun la laborista pol-usona Wolek-familio, la malpli riĉaj Rileys, kaj la afro-usonaj Greys, ĉeestantaj ekde la komenco de la serio. One Life to Live estis nomita "la plej aparte usona sapopero" kaj "la unua serio se temas pri havi vastan gamon de etnaj specoj, komediajn situaciojn, koheran emfazon de socialaferoj, kaj fortajn virrolulojn."

Aktoroj kaj roloj redakti

Multaj aktoroj, antaŭ ol atingi rekonon, konsistigis la rolantaron de la serio. Inter ili estas:

  • Corbin Bleu - Jeffrey King (2013)
  • Reiko Aylesworth - Rebecca Lewis (1993-1995)
  • Tom Berenger - Tim Siegel (1975-1976)
  • Yasmine Bleeth - LeeAnn Demerest (1991-1993)
  • Jonathan Brandis - Kevin Buchanan (1982)
  • Dixie Carter - Dorian Cramer (1974)
  • Bryan Cranston - Dekano Stella (1985)
  • Marcia Cross - Kate Sanders (1986-1987)
  • John Cullum - Artie Duncan (1969)
  • Rome Downey - Johanna Leighton (1988)
  • Julia Duffy - Karen Wolek (1977)
  • Nathan Fillion - Joey Buchanan (1994-1997, 2007)
  • Laurence Fishburne - Josh Hall (1973-1976)
  • Faith Ford - Muffy Critchlow (1983)
  • Barbara Garrick - Allison Perkins (1986-1987, 2001-2002, 2003, 2008)
  • Richard Grieco - Rick Gardner (1986-1987)
  • Danielle Harris - Sammi Garretson (1985-1987)
  • Tommy Lee Jones - Dr. Mark Toland (1971-1975)
  • Joe Lando - Jake Harrison (1990-1992)
  • Judith Light - Karen Wolek (1977-1983)
  • Crystal Chappell - Maggie Carpenter (1995-1997)
  • Colm Meaney - Alf (1987-1988)
  • Hayden Panettiere - Sarah Roberts (1994-1997)
  • Connor Paolo - Travis O'Connell (2004)
  • Jameson Parker - Brad Vernon (1976-1978)
  • Ryan Phillippe - Billy Douglas (1992-1993)
  • Phylicia Rashad - Courtney Wright (1981-1983)
  • Elisabeth Röhm - Dorothy Hayes (1997-1998)
  • Brandon Routh - Seth Anderson (2001-2002)
  • Jessica Tuck - Megan Gordon (1988-1992)
  • Blair Underwood - Bobby Blue (1985-1986)
  • Casper Van Dien - Ty Moody (1993-1994)
  • Mario Van Peebles - Doc Gilmore (1982-1983)
  • Nana Visitor - Georgina Whitman (1982)
  • Melissa Fumero - Adriana Cramer (2004-2011)

Eksteraj ligiloj redakti