Opus signinum ('cocciopesto' en la moderna itala lingvo) estas konstrumaterialo uzata en antikva Romo. Ĝi estis farita el kaheloj disigitaj en tre malgrandajn pecojn, miksitajn kun mortero, kaj poste batitaj per ŝirmilo. Plinio la Maljuna en sia Naturhistorio priskribas ĝian fabrikadon: "Eĉ rompita ceramiko estis uzata; konstatite ke, batita al pulvo kaj hardita kun kalko, ĝi fariĝas pli solida kaj daŭrema ol aliaj substancoj de simila naturo; formante la cementon konata kiel la "Signine"-kunmetaĵo, tiel grandskale utiligita por eĉ farado de la trotuaroj de domoj. La uzo de Plinio de la esprimo "Signine" estas referenco al "Signia" (moderna Segni), la nomo de urbo en Latium, kiu estis fama pro ĝiaj kaheloj.

Ekzemplo por opus signinum: akvedukto proksime al Sevilo.
Ekzemplero de opus signinum el la Romia Vilao de Haselburg, proksime al Höchst im Odenwald
Rekonstruita opus signinum en la Eŭropa Arĥaeologia Parko de Bliesbruck-Reinheim

Originoj, disvastiĝo, uzado redakti

La tekniko, plej probable elpensita de fenicianoj, estas pruvita komence de la 7-a jarcento a.K. ĉe Tell el-Burak (Libano), poste en feniciaj kolonioj en Nordafriko, iom antaŭ 256 a.K. kaj disvastiĝis norden de tie al Sicilio kaj fine al la itala duoninsulo. Plankoj de signinum troviĝas vaste en la punikaj urboj de Nordafriko kaj ofte en la helenismaj domoj en Sicilio. Dum iuj signinum-trotuaroj estis trovitaj en Romo, la tekniko ne estas ofta tie. Vitruvio priskribas la procezon de metado de planko, ĉu signinum ĉu mozaiko. La tendenco komenciĝis en la 1-a jarcento a.K., multiĝante en privataj hejmoj kaj ankaŭ en publikaj konstruaĵoj. Ekde la dua jarcento p.K., anstataŭ opus signinum oni ekuzis pli ornamajn pavimajn tipojn.